Ploceedoj
Ploceedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Ploceedoj (Ploceidae), teksbirdoj, ankaŭ teksistoj, estas familio el la ordo de la paseroformaj birdoj (passeriformes) kun 116 specioj (laŭ la taksonomio de Clements, 6-a eldono).
Ilia populara nomo venas el la nestokonstrua metodo: En grandaj kolonioj ili teksas kovritajn nestojn el herboj kaj plantaj fibroj, ofte en formo de pendantaj saknestoj.
La plej multaj specioj loĝas en Afriko, sude de Saharo, kelkaj aliaj en tropikaj regionoj de Azio.
Estas malgrandaj, malsveltaj, birdoj kun mallonga kaj dika beko kaj havas averaĝe 5 ĝis 6 ovojn fumkolorajn, malhele malkulitajn.
Ili oftas en sekaj, varmaj regionoj, kie ili nutras sin surgrunde per grajnoj kaj insektoj. Ili vivas grupe, senĉese, kaj ofte tre laŭte, ĉirpante. Ĉar ili estas kultur-sekvantoj kaj iliaj svarmoj povas enteni ĝis 100 000 birdojn, ili kutime kaŭzas grandan ekonomian damaĝon sur la grenkampoj.
Genroj kaj specioj
[redakti | redakti fonton]Laŭ nuna sistematiko la familio enhavas 15 genrojn kun sume 122 specioj.[1]
Bildo | Genro | Specioj |
---|---|---|
Bubalornis A. Smith, 1836 (Bubalornitoj) |
| |
Dinemellia Reichenbach, 1863 |
| |
Plocepasser A. Smith, 1836 |
| |
Histurgops Reichenow, 1887 |
| |
Pseudonigrita Reichenow, 1903 |
| |
Philetairus A. Smith, 1837 |
| |
Sporopipes Cabanis, 1847 |
| |
Amblyospiza Sundevall, 1850 |
| |
Ploceus Cuvier, 1816
(Ploceoj) |
| |
Malimbus Vieillot, 1805
(Malimboj) |
| |
Quelea Reichenbach, 1850
(Kveleoj) |
| |
Anaplectes Reichenbach, 1863 |
| |
Foudia Reichenbach, 1850
(Fudioj) |
| |
Brachycope Reichenow, 1900 |
| |
Euplectes Swainson, 1829
(Episkopobirdoj kaj vidvobirdoj) |
|
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Dinemellia dinemelli
-
Plocepasser mahali
-
Histurgops ruficauda
-
Pseudonigrita arnaudi
-
Philetairus socius
-
Malimbus rubricollis
-
Ploceus pelzelni
-
Ploceus castaneiceps
-
Ploceus spekei
-
Ploceus melanocephalus
-
Foudia madagascariensis
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Old World sparrows, snowfinches, weavers. IOC World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (December 2023). Alirita 9 February 2024.
- ↑ Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Avibase [1]
|