Saltu al enhavo

Porta Westfalica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Porta Westfalica
Blazono
Porta Westfalica (Germanio)
Porta Westfalica (Germanio)
DEC

Map

Flago
mezgranda distrikta urbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Detmold
Distrikto Distrikto Minden-Lübbecke
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Poŝtkodo 32457
Aŭtomobila kodo MI
Oficiala Municipokodo 05770032
Politiko
Komunumestro Stephan Böhme
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Kempstraße 1
Demografio
Loĝantaro 36374 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 14′ N, 8° 55′ O (mapo)52.24018.9213722222222Koordinatoj: 52° 14′ N, 8° 55′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 303 m
Areo 105 km²
Oficiala retejo https://www.portawestfalica.de/
vdr

Porta Westfalica estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Minden-Lübbecke de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 36 374 loĝantojn sur areo de 105,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 345 loĝantoj/km². La teritorio limas al la sekvaj komunumoj: En la okcidento al la urbo Bad Oeynhausen, en la nordo al la urbo Minden (ambaŭ en la distrikto Minden-Lübbecke, Nordrejn-Vestfalio). En la nordo, oriento kaj sudoriento ĝi limas al la urboj Bückeburg kaj Rinteln en la distrikto Schaumburg de Malsupra Saksio, kaj en la sudokcidento al la urbo Vlotho en la distrikto Herford kaj sude al Kalletal en la distrikto Lippe (ambaŭ en Nordrejn-Vestfalio).

La latinlingva nomo Porta Westfalica, do "pordego de Vestfalio", origine aludas al la geologia fakto, ke ĉi tie venante de nordo el la nordgermana ebenaĵo suden al la regiono Vestfalio mezepokaj vojaĝantoj perceptis ke subite la vojo tre "mallarĝiĝas", ĉar de tie suden ambaŭflanke de la valo de la rivero Weser altiĝas mezaltaj montoj kaj montaroj (vidu la maldekstran foton sube). En la 19-a jarcento oni ĝis la jaro 1896 tie starigis imponan monumenton memorige pri la Germana Imperiestra Regno, kiu estis nacia ŝtato nur fondita komence de 1871 kaj do tiam nur 25 jarojn aĝa - evidente la civitanoj kiuj donacis la monumenton sentis bezonon klare vidigi en kiu ŝtato ili nun vivas. 22 jarojn pli poste, fine de 1918, la ŝtato jam estis historio, sed la konstruaĵo daŭre memorigas pri la 48 jaroj de la feŭdisma ŝtato.

Esperanto-movade en la regiono aparte gravas la grupo "La Ratkaptista Bando", kiu kunvenas regule ĉiun duan semajnon en kultura centro de la urbo Hameln 25 kilometrojn sudoriente de la komunuma limo de Porta Westfalica kaj havas sian administran adreson en la iom pli proksima komunumo Hessisch Oldendorf 15 kilometrojn sudoriente. Fine de septembro 2021 la esperantista renkontiĝo 18-a Rata Rendevuo okazis rekte en Porta Westfalica.[1]

Partneraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

Partneraj komunumoj de Porta Westfalica estas

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]