Saltu al enhavo

Portofino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portofino
Portofino
komunumo de Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Ligurio
Provinco GE Ĝenovo
Geografia situo 44° 18′ N, 9° 12′ O (mapo)44.39.2Koordinatoj: 44° 18′ N, 9° 12′ O (mapo)
Alto super marnivelo 3 m
Areo 2 km²
Loĝantaro 355 (2023)
Loĝdenso 140 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj San Sebastiano
Najbaraj komunumoj Camogli kaj Santa Margherita Ligure
Patrono Sankta Georgo
Festa tago 23-a de aprilo
Nomo de loĝantoj portofinesi
Poŝtkodo 16034
Imposta kodo G913
Kodo laŭ ISTAT 010044
Telefona prefikso 0185
Estro
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr

Portofino (ligure Portofin) estas komunumo de Italio en la regiono Ligurio kaj la provinco Ĝenovo, kiu ekde 2015 oficiale nomatas metropola urbo Ĝenovo. Temas pri la plej malgranda komunumo en la provinco.

Ĝi estas konsiderata unu el la plej pitoreskaj fiŝvilaĝoj de la mondo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 355 loĝantoj. Kristana patrono de la komunumo estas la Sankta Georgo, kies memortago, la 23-a de aprilo, sekve estas la komunuma festotago.

Fizika geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas en la okcidenta parto de la golfo de Tigulio, en golfeto proksimume 36 kilometrojn oriente de Ĝenovo, markante la geografian limon inter la golfo Paradizo kaj Tigulio.

Ĝi limas norde kun la komunumo de Santa Margherita Ligure, sude kaj oriente estas banita de la Ligura maro kaj okcidente limas kun Camogli.

Portofino estas parto de la regiona Natura Parko de Portofino: Vidu en la itala: Regiona Natura Parko de Portofino kun ses aliaj komunumoj kaj de la Mara Rezervo de Portofino.

la kruta marbordo apud Portofino

Laŭ Plinio la Maljuna, la vilaĝo de Portofino estis fondita dum la Romia Imperio kun la nomo de Portus Delphini, eble pro la multnombra ĉeesto de ĉi tiuj bestoj (delfenoj) en la golfo de Tigulio.

En la longobarda epoko la vilaĝo estis havaĵo de la proksima abatejo de San Fruttuoso (nun en la komunumo de Camogli). Dokumento en la analoj de Bernardo Cormorant, 1072, atestas la malsukceso de la ŝiparo de Pizo, kontraŭ kiu rezistis la portofinanoj.

En 1175 la malgranda fiŝista vilaĝo estis submetita al la administra kontrolo, (kune kun la apuda Santa Margherita Ligure), de la libera urbo de Rapallo, kiu aĉetis la rajtojn sur la vilaĝo per 70 ĝenovaj liroj.

Ekde 1229 fariĝis integra parto de la respubliko de Ĝenovo, kiel la tuta Rapallo.

Post la konspiro de la Fieschi de 1547 la teritorio estis prenita de Andrea Doria. De 1608 estis inkludita en la teritorioj de Capitaneato de Rapallo.

En 1797 kun la franca dominado de Napoleono Bonaparte estis en la respubliko de Ligurio ligita al la Unua franca Imperio.

En 1815 ĝi estis en la reĝlando Sardio, laŭ la decidoj de la Kongreso de Vieno de 1814, kaj poste en la reĝlando Italio de 1861. De 1859 ĝis 1926, la areo estis inkludita en la kvina distrikto de Rapallo distrikto de Chiavari de provinco de Ĝenovo.

Dum la Dua Mondmilito en la proksima loko nomita "Olivetta" estis pafitaj en la nokto inter la 2-a kaj 3-a de decembro 1944, dudek partizanoj fare de faŝistoj, gvidataj de Siegfried Engel; la okazaĵo estas memorita kiel La masakro de Olivetta.

Pejzaĝoj de Portofino pentritaj de Giuseppe Amisani

[redakti | redakti fonton]

La plej emblema pentristo de Portofino estis Giuseppe Amisani, konata kiel “La Pentristo de la Reĝoj”, al kiu Portofino dediĉis promenadon laŭ la marbordo, “la promenado Amisani”. Kiam vi pasas tra Bocche kaj sekvas la ĉefan vojon malsupren al Portofino Mare, en iu difinita punkto de la vojo vi povas vidi, enkonstruita en la betono, marmoran plakon kun la enskribo: “Ĉi tie la beleco de la mondo ridetis por la lasta fojo”. Giuseppe Amisani pasigis tempon ĉi tie en 1941 kaj ofte pentris eksterlande.

Bilda galerio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]