Provincoj de Irlando
Aspekto
Provincoj de Irlando | |
Flago de la Kvar Provincoj | |
Mapo | |
1. Lenstro (malsupra-dekstra flago) 2. Munstro (supra-dekstra flago) 3. Konoĥto (malsupra-maldekstra flago) 4. Ulstero (supra-maldekstra flago) |
La kvar provincoj de Irlando ne plu havas administran signifon depost preskaŭ mil jaroj : tian rolon nun havas la graflandoj. Sed la provincoj restas fundamentaj koncerne la tradician dispartigon de la irlanda teritorio. La kvar provincoj estas :
- Ulstero (anglalingve Ulster, irlandlingve Uladh). Ĝi entenas naŭ graflandojn : el ili, ses konsistigas Nord-Irlandon. La plej gravaj urboj estas Belfast (277000 loĝ.) kaj Londonderry (ĉ. 100000 loĝ.).
- Munstro (anglalingve Munster, irlandlingve Mumhan), kie troviĝas kelkaj gravaj urboj kiel Cork, Limerick aŭ Waterford.
- Lenstro (anglalingve Leinster, irlandlingve Laighin), kun la ĉefurbo Dublino.
- Konoĥto (anglalingve Connacht, irlandlingve Connachta), kun la urbo Galway.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Ĉiun provincon oni asocias kun flago. La provincoj estas iom gravaj rilate al sportoj, precipe gaelaj sportoj kaj rugbeo.