Puto legadmuzea
Puto legadmuzea (germane: Brunnen am Lesemuseum) estas publika provizadtubarputo ĉe la suda fronto de la iama Legadmuzeo en Vajmaro, Germanujo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Per urbokonsilia decido la putujo de la unua ĉeesplanada puto Esplanadenbrunnen aŭ Gänsemännchen-puto re-uzitis.[1] Ĉar ĝi taksitis tro malgranda por Gänsemännchen-puto oni metis tiun ovalan pelvon en 1864 sub la ĉefkonstruisto Carl Heinrich Ferdinand Streichhan sur sian nunan lokon.
Laŭ la geologo Walter Steiner havas la ujo la grandecon de 1,7 × 1,1 metroj. Ĉe Steiner menciatas kiel materialo diorito. Ĝin faris la ŝtonskulptisto Ackermann el Weißenstadt.[2] La antaŭa nomo de tiu ĉi puto estis Chemnitiusbrunnen. La puta pelvo estas laŭ Hans-Joachim Leithner el sienito (granita speco).[3] Ĉe tiu ĉi puto muntitis, almenaŭ en Vajmaro, la unua fare de la hundema apotekisto Theodor Lüdde instigita hunda trinkigujo.[4] La puta kolono el grejso havas grimackapon kiel gargojlon. La puto kuŝtas sur fundamento el kalkŝtono.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hans Joachim Leithner: Von Brunnenstuben, Röhrenfahrten und Wasserleitungen, den historischen und jüngeren Brunnen in Weimar, eldonis Hans-Joachim Leithner en memeldonejo 2018, Gutenberg Druckerei Weimar (WeimarWissen, Der Weimarer Brunnenschatz), p. 188-189
- ↑ Gerd Seidel, Walter Steiner: Baustein und Bauwerk in Weimar (= Ständige Kommissionen Kultur der Stadtverordnetenversammlung Weimar und des Kreistages Weimar-Land in Zusammenarbeit mit dem Stadtmuseum Weimar (eld.): Tradition und Gegenwart.). Weimarer Schriften. Heft 32. Weimar 1988, ISBN 3-910053-08-4, p. 57.
- ↑ Leithner, p. 189.
- ↑ Art. Brunnen am Lesemuseum, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 58.