Qu'est-ce qu'on a fait au Bon Dieu ?
Kion ni faris al Dio? | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Qu’est-ce qu’on a fait au Bon Dieu ? |
Produktadlando | Francio |
Originala lingvo | Franca |
Kina aperdato | 2014 |
Daŭro | 97 minutoj |
Ĝenro | Komedio |
Reĝisoro(j) | Philippe de Chauveron |
Scenaro | Philippe de Chauveron Guy Laurent |
Filmita en | Francio |
Loko de rakonto | Francio |
Ĉefrolantoj | Christian Clavier Chantal Lauby Émilie Caen Frédéric Chau Frédérique Bel Noom Diawara Élodie Fontan Ary Abittan Medi Sadoun Julia Piaton |
Produktinta firmao | UGC |
IMDb | |
Qu’est-ce qu’on a fait au Bon Dieu ? (france: “Kion ni faris al Dio?”) estas franca komedia filmo realigita de Philippe de Chauveron kaj aperinta la 16-an de aprilo 2014.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Claude Verneuil, gaŭlisma notario, kaj lia edzino Marie, estas katolikaj burĝoj el Chinon, kaj ili havas kvar filinojn: Isabelle, Odile, Ségolène kaj Laure.
La unuaj tri edziniĝis kun eksterland-devenaj francoj kun malsamaj religioj: Isabelle, advokatino, edziniĝis kun Rachid Ben Assem, islama advokato; Odile, dentistino, edziniĝis kun David Benichou, juda entreprenisto; Ségolène, pentristino, edziniĝis kun Chao Ling, ĉin-devena bankisto.
La Verneuil-oj ridetas al siaj bofiloj, sed malfacile kaŝas sian rasismon, precipe Claude. Familiaj kunvenoj ĉiam estas plenaj je mallertaj rimarkoj kaj stereotipoj pri eksterlandanoj dirataj de Claude, sed ankaŭ de la bofiloj, kiuj ne hezitas insulti unu la aliajn.
La Verneuil-oj esperas, ke ilia plej juna filino, Laure, edziniĝos kun katoliko; ili eĉ organizas “hazardan” renkontiĝon inter ŝi kaj juna blankulo el burĝa familio. Sed ili ne scias, ke Laure jam intencas edziniĝi. Ŝi anoncas tion al siaj gepatroj kaj diras, ke li estas katoliko kaj nomiĝas Charles, “kiel la iama prezidento de Gaulle”, sed okaze de la unua renkontiĝo, la gepatroj surpriziĝas, ke li devenas de Ebur-Bordo. Ili poste renkontiĝas kun lia patro, eks-militisto netolerema kaj nepardonema pri la eŭropa koloniado de Afriko. Tio estas tro multe por la Verneuil-oj, kiuj komencas deprimiĝi.
Aktoroj
[redakti | redakti fonton]- Christian Clavier: Claude Verneuil
- Chantal Lauby: Marie Verneuil
- Ary Abittan: David Benichou
- Medi Sadoun: Rachid Ben Assem
- Frédéric Chau: Chao Ling
- Noom Diawara: Charles Koffi
- Frédérique Bel: Isabelle Verneuil-Ben Assem
- Julia Piaton: Odile Verneuil-Benichou
- Émilie Caen: Ségolène Verneuil-Ling
- Élodie Fontan: Laure Verneuil-Koffi
- Élie Semoun: la psikologiisto
- Pascal Nzonzi: André Koffi, la patro de Charles
- Salimata Kamate: Madeleine Koffi, la patrino de Charles
- Tatiana Rojo: Viviane Koffi, la fratino de Charles
- Loïc Legendre: la pastro de Chinon
- Nicolas Beaucaire: la kuracisto de Chinon
- David Salles: la ĝendarmo
- Axel Boute: la junulo en malliberejo
- Yvonne Gradelet: turistino
- Lassâad Salaani: la araba viandisto
- Nicolas Buchoux: Xavier Dupuy-Jambard