Quintana Roo
Quintana Roo | ||||
---|---|---|---|---|
Federacia subŝtato | ||||
Flago | Blazono | |||
subŝtato de Meksiko [+] | ||||
Lando | Meksiko | |||
Supermara alteco | 31 m [+] | |||
Koordinatoj | 20° N, 88° U (mapo)19.6-87.916666666667Koordinatoj: 20° N, 88° U (mapo) | |||
Ĉefurbo | Chetumal | |||
- koordinatoj | 20° N, 88° U (mapo)19.6-87.916666666667Koordinatoj: 20° N, 88° U (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 44 705 km² (4 470 500 ha) [+] | |||
Areo | 44 705 km² (4 470 500 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 1 857 985 [+] (2020) | |||
Denseco | 41,56 loĝ./km² [+] [+] | |||
Subŝtatestro | (ekde ) |
|||
Horzono | UTC-05:00 [+] | |||
Poŝtkodo | 77 [+] | |||
ISO 3166-2 | MX-ROO | |||
|
||||
Quintana Roo | ||||
Vikimedia Komunejo: Quintana Roo [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Quintana Roo [kinTAna ROo], Esperantigite Kintanaroo, estas federacia subŝtato de Meksiko.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi situas sur la duoninsulo Jukatano, kies sud-orientan duonon ĝi okupas. Sude ĝi limas al Belizo kaj Gvatemalo. Ĝia areo estas 50 800 km². Pri la loĝantaro estas diversaj indikoj: la hispana vikipedio indikas 874 000 (en la jaro 2000), la franca kaj germana vikipedioj indikas nur la duonon, la dana 1,2 milionojn. La provinca retpaĝejo ne indikas precizan nombron, sed diras, ke la distrikto Solidaridad havas 36 395 loĝantojn, nome 4,0 % de la provinco; el tio rezultas proksimume 450 000 loĝantoj.
La provinca ĉefurbo estas Chetumal. La kodo de la provinco laŭ ISO 3166-2 estas "MX-ROO". Ĝi estas la plej nova provinco de Meksiko, ekestinta nur en 1974.
La nomo de la provinco venas de Andrés Quintana Roo, konata revoluciulo. La regiono portas lian nomon jam de 1902, longe antaŭ la subŝtatiĝo.
La provinco dividiĝas en naŭ komunumojn aŭ distriktojn (Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Quintana Roo):
- Cozumel (insulo)
- Felipe Carrillo Puerto
- Isla Mujeres (insulo)
- Othón Blanco
- Benito Juárez
- Morelos
- Tulum
- Lázaro Cárdenas
- Solidaridad
La plej grava ekonomia faktoro de la provinco estas turismo, pro la maraj plaĝoj kaj la historiaj vidindaĵoj. Gravas la marbordaj banlokoj Cancún (flughaveno) kaj Playa del Carmen kaj insuloj Cozumel, Holbox kaj Isla Mujeres. Pri la iama civilizo de la majaoj atestas multaj arkeologiaj trovaĵoj, ekzemple ĉe Tulum.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ŝtata retejo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine, ŝajnas funkcii nur kun mikrosoftaĵoj.
Aguascalientes |
Baja California |
Baja California Sur |
Campeche |
Chiapas |
Chihuahua |
Coahuila |
Colima |
Durango |
Guanajuato |
Guerrero |
Hidalgo |
Jalisco |
Jukatanio |
Estado de México |
Michoacán |
Morelos |
Nayarit |
Nuevo León |
Oaxaca |
Puebla |
Querétaro |
Quintana Roo |
San Luis Potosí |
Sinaloa |
Sonora |
Tabasco |
Tamaulipas |
Tlaxcala |
Veracruz |
Zacatecas
Federacia Distrikto (Distrito Federal)