Saltu al enhavo

Raĝapalajam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raĝapalajam
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 626117
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 9° 27′ N, 77° 33′ O (mapo)9.4577.55Koordinatoj: 9° 27′ N, 77° 33′ O (mapo) [+]
Alto 220 m [+]
Areo 68 km² (6 800 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Raĝapalajam (Tamilnado)
Raĝapalajam (Tamilnado)
DEC
Situo de Raĝapalajam
Raĝapalajam (Barato)
Raĝapalajam (Barato)
DEC
Situo de Raĝapalajam

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rajapalayam [+]
vdr

Raĝapalajam (tamile இராஜபாளையம்) estas urbego en distrikto Virudhunagar, en subŝtato Tamilnado, en suda Barato.

Panoramo en Raĝapalajam

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Raĝapalajam situas en suda parto de la lando sur montetaro en averaĝa alteco 175 metrojn super la marnivelo. Sivakasi troviĝas 26, Maduraj 80, Tirunelveli 81, Thoothukudi 89, Koĉi (Barato) 154, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 496, Mumbajo 1176, Kolkato 1859, tutlanda ĉefurbo Delhio 2134 kilometrojn (aere) [1].

La malnova aŭtobusa stacidomo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2011 Raĝapalajam havis 130 442 da loĝantoj. La averaĝa legopovo de la grandurbo estis 77.87%.

La urbo estis parto de imperio de Maduraj dum la 16-a jarcento. Inter 1801-1947 Raĝapalajam vivis sub brita kontrolo.

La ĉefa ekonomia branĉo komence estis agrikulturo (precipe kulturoj pri mangoj). En 1936 oni establis la unuan kotonan ŝpinejon. Poste pli da teksaĵfabrikoj ekfunkciis. Hodiaŭ Raĝapalajam estas grava centro de la teksa industrio kun pluraj muelejoj kaj granda kotonmerkato.

En 2011 en Raĝapalajam vivis 94.53% hinduoj, 3.48% islamanoj, 1.75% kristanoj.

Stacidomo de Raĝapalajam

La nacia aŭtovojo inter Maduraj kaj Kollam pasas tra la urbego. Krome ekzistas 3 aliaj vojoj. La loka stacidomo faras ligojn al la tutlanda fervoja reto. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Maduraj.

Raĝapalajam situas en savanoklimato kun musono laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas pli ol 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 24-37 °C.

Vidindaĵoj, interesaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Hundoraso Raĝapalajam
  • ĉefe hinduaj temploj
  • hundoraso Raĝapalajam (vidu la foton!)
  • WikiTrans