Romuald Balawelder
Romuald Balawelder | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1893 en Lvivo, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio, Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 24-an de majo 1975 (82-jaraĝa) en Legionowo | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Lviva Universitato vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Romuald Niewiadomski vd | ||||
Okupo | verkisto filozofo geografo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Romuald Balawelder, pseŭdonomo Romuald Niewiadomski (naskiĝis la 7-an de februaro 1893 en Lvovo, mortis la 24-an de majo 1975 en Legionowo) - pola filozofo sveddevena, literaturisto, pedagogo, geografo kaj vojaĝisto, aŭtoro de originala filozofia sistemo.
Publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Piękna zabawa czyli teatr świata. Z pamiętnika przybłędy na świecie (Bela ludo aŭ teatro de la mondo. El taglibro de vagabondo sur la mondo), Warszawa 1919 (filozofia traktaĵo)
- Walerian Łukasiński, Warszawa 1925
- Tajemnice Mahrebu (Sekretoj de Magrebo), Warszawa 1928
- Dusza Północy. Z podróży "Polonią" na fjordy Norwegii i Nordkap (Animo de la Nordo. El vojaĝo per "Polonia" al fjordoj de Norvegio kaj Norda Promontoro), Warszawa 1932
- Żołnierz nieznany (Nekonata soldato), Warszawa 1933 (pri Józef Piłsudski)
- W stolicy Norwegii (En la ĉefurbo de Norvegio), 1934
- Zwariowana rzeczywistość (Freneza realo), Warszawa 1934
- Wielka Brytania oblana jest morzem (Grand-Britio estas ĉirkaŭita de la maro), Warszawa 1938
- Polska ma dostęp do morza. Wisłą do Bałtyku (Pollando havas aliron al la maro. Per Vistulo al la Balta Maro), Warszawa 1939
- Szkice filozoficzno-naukowe (Filozofi-sciencaj skizoj) - Interdisciplineca manuskripto
Mallongigo pri la filozofia sistemo de Romuald Balawelder fare de Gerard Głuchowski
[redakti | redakti fonton]Sistema filozofio de Romuald Balawelder akceptas, ke la realo estas unueco kaj multeco. La unueco esprimas spiritecon, la multeco - fenomenecon, kiu subiĝas al ĉiama ŝanĝiĝo, do ĝi ne havas propran identecon, dum la spiriteco estas senŝanĝiteco, rezulte ĝi estas plena (vera) ekzisto. Celo de konsciaj estaĵoj skale de la tuta universo, pro ilia duobla naturo, estas transformo de konscio pere de laŭgrada forĵeto de la multeco (fenomeneco). Forĵeto de multeco estas strebo al unueco. Akiro de unueco estas identa kun atingo de la pura vivo, kiu identas kun spiriteco. La proceso direkte al spiriteco okazas en cikla transformo de la realo en maniero natura kaj spontana. Ĉiuj leĝoj de spirita evoluo kondukas al unu fundamenta leĝo de universala kreado.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Gerard Głuchowski, Philosophia perennis Romualda Balaweldera, współzałożyciela liceum w Legionowie, "Rocznik Legionowski", XI, 2018, s. 42-55
- Philosophia perennis Romualda Balaweldera "Galicja. Studia i materiały" 2/2016
Interesaĵo
[redakti | redakti fonton]Artikolo pri Romuald Balawelder estis mendita de la redakcio de 10-voluma Powszechna Encyklopedia Filozofii (Universala Enciklopedio de Filozofio), eldonata ĉe Katolika Universitato de Lublin, sed malakceptita sen klarigo.