Rosalind Franklin
Rosalind Franklin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Rosalind Franklin | |||||
Naskonomo | Rosalind Elsie Franklin | ||||
Naskiĝo | 25-an de julio 1920 en Notting Hill, Londono, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Morto | 16-an de aprilo 1958 (37-jaraĝa) en Royal Marsden Hospital | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Ovaria kancero vd | ||||
Tombo | Willesden Jewish Cemetery (en) vd | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | franca • brita angla • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Kolegio Newnham - fizika kemio (1938–1941) St Paul's Girls' School (en) (1931–1938) Universitato de Kembriĝo - fizika kemio (–1945) Norland Place School (en) vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Ellis Arthur Franklin (en) vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto kristalografo universitata instruisto genetikisto biofizikisto fizikisto biokemiisto molekula biologo biologo vd | ||||
Laborkampo | Kristalografio de ikso-radioj vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rosalind Elsie FRANKLIN (25-a de julio 1920 – 16-a de aprilo 1958) estis molekula biologiistino kiu helpis en la malkovro de la strukturo de DNA.
Franklin naskiĝis kaj mortis en Londono (Anglio).
Rosalind Franklin akiris sian doktoran diplomon pri fizika kemio ĉe Cambridge University en 1945. Ŝi lernis teĥnikojn de difraktado per X-radio dum tri-jaraj studoj en Parizo ĉe Laboratoire Central des Services Chimiques de L'Etat (Centra Laboratorio de la Ĥemiaj Servoj de la Ŝtato), ŝi revenis al Anglio por labori kiel helpesploristino ĉe King's College London kun John Randall.
Ne sciiginte al ŝi, alia helpanto de Randall Maurice Wilkins montris kelkajn el ŝiaj fotoj de X-radiaj difraktaĵoj de DNA al James Watson, sur kiuj sin apogis Watson kaj Francis Crick, kiuj publikigis en 1953 artikolon priskribantan la duoble-helican strukturon de DNA. Franklin estis mortinta pro ovaria kancero en 1958 kiam Wilkins, Watson kaj Crick ricevis Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino en 1962.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.nature.com/nature/dna50/franklingosling.pdf Artikolo de ŝi kaj Gosling en la revuo Nature
- http://www.nature.com/nature/dna50/franklingosling2.pdf Alia artikolo de ŝi kaj Gosling en la revuo Nature