Saltu al enhavo

Sándor Koller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Koller
Persona informo
vdr

Sándor Koller [ŝAndor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Koller Sándor, estis hungara trafikinĝeniero, altlerneja instruisto.

Sándor Koller[1][2] naskiĝis la  3-an de aŭgusto 1927(nun 1927-08-03) en Sashalom (nuntempa urboparto de Budapeŝto), li mortis la 4-an de novembro 1993 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Sándor Koller maturiĝis en premonstrata gimnazio en Gödöllő en 1945, poste li akiris diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1950. Post la diplomo li estis asistanto en la universitato 3 jarojn, poste lektoro (1953–1968), docento (1968–1988), fine profesoro ĝis sia morto. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1968, samtempe li kandidatiĝis (CSc), poste li doktoriĝis en 1984 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉeftemo estis la vojreto kaj la urba trafiko. Li edziĝis en 1954, lia edzino naskis filinon en 1956, 2 geĝemelojn en 1958. Li ricevis premiojn inter 1958-1991.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Beton útburkolatok szelvényének gazdaságosabb kialakítása. (1951)
  • Útépítés. (ĉapitro en manlibro, 1957)
  • Emelkedők tervezése közutaknál gépkocsik sebességalakulásának figyelembevételével. (1958)
  • Közúti gazdasági kérdések. (studenta lernolibro, 1964; 6-a eldono: 1973)
  • Városi közúti forgalmi tervezési alapelvek kialakítása forgalmi, biztonsági és gazdaságossági vonatkozások együttes figyelembevételével. (disertaĵo, 1966)
  • Forgalomtechnika. (studenta lernolibro, 1976)
  • A forgalom minősége. A közúti pálya alkalmassága a forgalomra. (monografio kaj disertaĵo, 1982)
  • Forgalomtechnika és közlekedéstervezés. (1986)
  • Közlekedésmenedzselés városokban. (1993)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.