Sándor Várady
Sándor Várady | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Várady Sándor |
Naskiĝo | 29-an de majo 1920 en Miskolc |
Morto | 7-an de aprilo 2000 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 42/1-A-32 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1938–1944) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Sándor Várady [ŝAndor vAradi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Várady Sándor estis hungara skulptisto.
Sándor Várady [1] naskiĝis la 29-an de majo 1920 en Miskolc, li mortis la 7-an de aprilo 2000 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Várady akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1944. Lia ĉefinstruisto estis Ferenc Sidló, sed eksterlerneje li lernis ankaŭ de Ferenc Medgyessy. Post lernado li revenis al sia naskiĝurbo kaj li rearanĝis la urban artan vivon depost la 2-a mondmilito. Li establis ankaŭ liberan artlernejon, eĉ pupteatron. En 1948 li lokŝanĝiĝis al Budapeŝto, ekde 1967 li vivis en la urba artistkolonio. en 1953 li aliĝis al abstraktaj artistoj, tio estis paŝo kontraŭ la reganta politiko. Depost la Hungara revolucio de 1956 la politiko mildiĝis, en 1985 li partoprenis simpozion en Okcidenta Germanio, li studvojaĝis de Aŭstrio ĝis Meksiko. Li ricevis 3 premiojn en 1952; 1972, 1989. Li havis edzinon.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Miskolc (1947, 1987
- Hajdúszoboszló (1975)
- Siklós (1989)
- Budapeŝto (1999, 2001)
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Miskolc (1946)
- Arthalo Budapeŝto (1950, 1971)
- Pécs (1969, 1985, 1987)
- Budapeŝto (1984, 1997)
- Gundelfingen (1985)
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- 1943 – Heroa monumento (ŝtono, Tokaj)
- 1952 – Liberiĝa monumento (bronzo, Eger)
- 1952 –Endre Ady (bronzo, Budapeŝto)
- 1958 – Pelikano (alumínio, Budapeŝto)
- 1958 – Gábor Egressy (bronzo, Miskolc, vidu la bildon!)
- 1960 – Pál Vasvári (argilaĵo, Szeged)
- 1967 – Mihály Csokonai Vitéz (marmoro, Debrecen)
- 1971 – Aglo (kupra reliefo, Tamási)
- 1983 – Amikeco de popoloj (kupra reliefo, Horvátzsidány)
- 1985 – Flugo kaj ŝvebantaj objektoj (alumínio, Gundelfingen)
- 1987 – Sándor Petőfi (marmoro, Tata (Hungario))
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- [2]