Saltu al enhavo

Santo Domingo de la Calzada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santo Domingo de la Calzada
municipality of La Rioja (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 283  (2023) [+]
Loĝdenso 157 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 2° 57′ U (mapo)42.441944444444-2.9525Koordinatoj: 42° 27′ N, 2° 57′ U (mapo) [+]
Alto 641 m [+]
Areo 40 km² (4 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santo Domingo de la Calzada (Provinco Rioĥo)
Santo Domingo de la Calzada (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Santo Domingo de la Calzada
Santo Domingo de la Calzada (Hispanio)
Santo Domingo de la Calzada (Hispanio)
DEC
Situo de Santo Domingo de la Calzada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santo Domingo de la Calzada [+]
vdr
La municipa teritorio de Santo Domingo de la Calzada, en la nordokcidento de la regiono.

Santo Domingo de la Calzada (Sankta Dominiko de la Vojo) estas municipo de la Rioĥo, Hispanio, situanta sur la bordo de la rivero Oja, ene de la nordokcidenta samnoma Komarko de Santo Domingo de la Calzada, kies ĉefurbo ĝi estas.

Ĝia nomo rilatas al ĝia fondinto, Domingo García, kiu konstruis ponton, hospitalon kaj hotelon ĉi tie por pilgrimantoj de la Jakoba vojo de Francio, nome la plej populara vojo el la Jakoba vojo. Li komencis konstrui la katedralon de Santo Domingo de la Calzada en la urbo, kaj estas entombigita en ĝi.

Santo Domingo de la Calzada estas fama ankaŭ kiel la loko laŭlegende de la miraklo de la "pendigita senkulpa pilgrimanto" erare akuzita pri ŝtelo. La atestantoj de lia sukcesa alvoko, paro de senkapigitaj, kuirpretaj kokidoj, estas reprezentitaj de iliaj posteuloj, el kiuj vivanta paro estas ĉiam konservita en la ĥorejo de la katedralo. Aliaj posteuloj estas tenataj en la loka pilgrima rifuĝejo. Ankaŭ du kokoj aperas tiukadre en la municipa blazono. Simila miraklo estas rakontita ĉe Barcelos, Portugalio (Legendo de la virkoko de Barcelos).

Katedralo de Santo Domingo de la Calzada.
Iama konvento de Sankta Francisko.
Urbodomo.

La loko de Santo Domingo de la Calzada estis jam malgranda domaro en la 11-a jarcento. Post la morto de Domingo García en 1109, en la Arkivo de la Katedralo de Calahorra, oni konservas 3 dokumentojn de 1120 en kiu Alfonso la 6-a: en unu oni donas al Domingo la terenon kie establi kaj preĝejon kaj burgon. En alia oni donas domon al la episkopo de Nájera. La tria estas testamento de virino, kiu donas siajn propraĵojn al la Monaĥejo de Santo Domingo. Estas aliaj mencioj de 1136 kaj 1141.

La loĝantaro koncentriĝis ĉirkaŭ la preĝejo kaj la hospitalo kiun funkciigis Domingo García. La vilaĝo estis regata de la abato ĝis 1250, kiam ĝi iĝis de reĝlando, tio estas, sub la regado kaj la administracio de la reĝo. La loĝantaro kreskiĝis pro la pinto de la pilgrimado laŭ la Jakoba Vojo ĉefe tra Burgoso. Tion helpis la foruoj ricevitaj de Alfonso la 8-a en 1187 kaj 1207. Laŭlonge de la 14-a kaj 15-a jarcentoj oni konstruis la muregon kaj aperis novaj kvartaloj. En la 16-a jarcento floris la urbo, kiu havis ĝis 3 000 loĝantojn, inklude novajn kvartalojn.

En la 18-a jarcento okazis nova urba disvolvigo, per rekonstruado de la Ĉefa Placo, la domo de Corregimiento kaj la urbodomo; la konstruado de promenejoj Espolón kaj Carrera kaj ĉefe oni starigas la apartan katedralan turon en la loko kiun ĝis tiam okupis la prizono. En la 19-a jarcento Santo Domingo de la Calzada iĝis kun la kreado de la Provinco Logronjo, ĉefurbo kaj de komarko kaj de jurisdikcia partio. Ĝi atingis la 4 000 loĝantojn fine de la jarcento kaj plue faris influon kiel centro de servoj de la zono. Okazis nova disvolvigo de novaj kvartaloj kaj industriaj instalaĵoj, ĉefe ĉe la industria zono San Lázaro.

Menciinda okazaĵo de la historio de respublikismo en Rioĥo okazis la 8an de Aŭgusto 1883 en Santo Domingo de la Calzada. Soldata reĝimento Numancia, gastigita en la konvento de Sankta Francisko, partoprenis en militista respublika insurekcio fare de la Asociación Republicana Militar (ARM) estrita de Manuel Ruiz Zorrilla. Tiu ribelo estis apogita ankaŭ de militistoj de Seo de Urgel kaj Badajoz. Finfine ĝi malsukcesis kaj nur tiu de Santo Domingo de la Calzada estis la nura el tri kiu finis tragedie. La leŭtenanto Juan José Cebrián Piqueras estis murdita en la disvolviĝo de la ribelo, kaj estis mortpafitaj kvar serĝentoj partoprenintaj.[1]

En 1973 la historia kerno estis deklarita Komplekso de Intereso Histori-Arta. En la aktualo, la urbo Santo Domingo de la Calzada enhavas ĉirkaŭ 7 000 loĝantojn kaj estas grava centro de servoj de la komarko, kun granda administracia, komerca, industria kaj turisma gravo.

Filozofo Gustavo Bueno Martínez naskiĝis en la urbo en 1924.

Ĝenerala vidaĵo de Santo Domingo.

La rura elmigrado kiu okazis laŭlonge de la 20-a jarcento en ĉiuj el la loĝlokoj de la komarko ne suferigis la urbon, sed tute male ĝi ricevis grandan parton de la elmigrintoj de la ruraj loĝlokoj, krom de aliaj eksteraj enmigrintoj. Tial oni plialtiĝis el 4 000 ĝis 6 000 dum la jarcento.

La ekonomio dependas ĉiuokaze de agrikulturo, malgranda industrio kaj turismo.

Inter ĉefaj vidindaĵoj estas la katedralo (kun aparta turo), tri placoj, du konventoj, kvar ermitejoj, dek blazondomoj (inklude la urbodomon), tri promenejoj, la ponto, la murego kaj botanika ĝardeno je 12 km inter Santo Domingo de la Calzada kaj Nájera.

Proksimaj loĝlokoj

[redakti | redakti fonton]
Panoramo de la Placo de Hispanio de Santo Domingo de la Calzada.
Panoramo de la Placo de Hispanio de Santo Domingo de la Calzada.
  1. Metola, Agustín García (2009). «Apuntes sobre la sargentada de 1883 en Santo Domingo de la Calzada». Berceo (157): 145-162. ISSN 0210-8550. Konsultita la 24an de Oktobro 2020.