Sardón de los Frailes
Sardón de los Frailes | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37172 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 98 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 13′ N, 6° 16′ U (mapo)41.211944444444-6.2708333333333Koordinatoj: 41° 13′ N, 6° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 744 m [+] | ||
Areo | 32,46 km² (3 246 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sardón de los Frailes [+] | |||
Sardón de los Frailes estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Sardón de los Frailes estas tradukebla etimologie al Makiso de la Monaĥoj kiel aludo al la Dominikanoj de la Konvento de Sankta Stefano (Salamanko).
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Sardón de los Frailes kaj Villarejo, okupas totalan areon de 32,46 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 84 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 250 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 62 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.
La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.