Siringo
Siringo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Syringa vulgaris floranta
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Ĉ. 20 specioj; vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Siringo (Syringa el oleacoj)[1] estas arbedo kultivata por siaj bonodoraj infloreskoj (komponitaj grapoloj nomitaj tirsoj), kies koloro estas ĝenerale violkolora (malhela kaj malva aŭ hela kaj pli blueca) aŭ blanka. Siringoj floras dum majo, kaj la odoro estas elstare intensa kaj rava; ĝi estas kutime uzata en konsistigo de parfumoj.
Tiu planto devenas konjekteble el Persio. Ĝiaj eŭropaj nomoj montras tion: france: lilas, angle: lilac, el araba lilak, kaj tiu ĉi el la persa nilak = blueca, el nil = blua. Laŭ PIV la vorto lilako aludas al siringo, pli speciale al la ornamaj specioj kaj hibridoj (ekz. Ĉinia siringo kaj ordinara siringo).
Beletre siringo estis ofte temo de tradiciaj kanzonoj, poemoj ktp.
Ekzemplaj specioj: ordinara siringo (Syringa vulgaris)[2] kaj Persia siringo (Syringa persica) estas naturaj hibridoj.