La vilaĝo havas historie tre apartan bazplanon; mastrumkonstruaĵoj, precipe garbejoj estis dislokigitaj amasigitaj en rondo ĉirkaŭ la vilaĝo mem. Kaŭzo estis defendo de la vilaĝo. La vilaĝo situas proksime de ruino de burgo Hazmburk, kiu ja estis en mezepoko neniam konkerita, sed multfoje sieĝata. Tra la regiono ankaŭ pli poste sufiĉe ofte ruliĝis soldataroj.