Saltu al enhavo

Standing Together (movado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Standing Together
volontula asocio
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 2015 vd
Lando(j) Israelo vd
Sidejo Tel-Avivo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Amutah
vdr

Standing Together (eo: Starantaj kune: hebree עומדים ביחד - Omdim Beyachad; arabe نقف معًا - Naqif Ma'an) estas israela desuba movado, kiu celas kunigi arab-israelanajn kaj judajn israelajn komunumojn[1]. Ĝi estas la plej granda araba-juda desuba movado en la lando[2].

Standing Together estis fondita en 2015, unuavice de individuoj kiuj ankaŭ estis aktivaj en 2011 dum protestoj por socia justeco en Israelo[3][4]. Multaj de la fondintoj estis membroj de la politika partio Ĥadaŝ[5].

Standing Together unue fariĝis aktiva en 2015[6] kaj havis pli ol 5 300 membrojn en aprilo 2024[7]. De 2018, la movado havis pli ol 2 000 registritajn membrojn kaj inter 20 000 kaj 30 000 homoj partoprenis en eventoj de Standing Together en tiu jaro[8]. Tamen, same kiel en 2018, en la movado membriĝas pli da judaj israelanoj ol arabaj israelanoj.[9]

La movado celas certigi ke arabisraelanoj kaj judisraelanoj estas traktataj egalrajte. La gvidantaro havas plimalpli egalan reprezentadon de ĉiu grupo kaj la movado eldonas ĉiujn ĝiajn informmaterialon en la hebrea kaj araba[10].

La movado interalie oponas novliberalismon kaj la israelan okupadon de la palestinaj teritorioj. Ĝi celas plenan egalrajtecon por palestinaj civitanoj de Israelo[11][12]. Pro tio ke la Milito inter Israelo kaj Hamas komencis en oktobro 2023, la movado ludis eminentan rolon en la fortigo de la protestoj ene de la israela socio por ĉesigi la militon kaj liberigi israelanojn (inkl. palestinanojn) de aŭtoritataj kaj ekstremismaj politikaj fortoj.

Digno por ĉiuj

[redakti | redakti fonton]

Israelo havas la rajton vivi en paco sen vivgrava minaco, palestinanoj havas ankaŭ la rajton je justeco kaj aŭtonomio, same kiel aliaj rajtas vivi liberegitaj de teokratoj[13].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Green, David B., "These Jewish and Arab Israelis Are Creating a New Type of Grassroots Activism", Haaretz, March 12, 2020. (angle)
  2. McKernan, Bethan, "‘I hope it can endure’: examples of Jewish-Arab solidarity offer hope in Israel", The Guardian, 2023-10-15. (en-GB)
  3. . The new Jewish-Arab movement that plans to save the Israeli left (en-US) (2018-04-09). Alirita 2023-10-16.
  4. . Standing Together (Omdim B’Yachad) Against Injustice (en-US) (March 26, 2020). Alirita 2023-10-16.
  5. (en) Joshua Leifer, The new Jewish-Arab movement that plans to save the Israeli left, +972 Magazine, la 9-an de aprilo 2018. Alirite la 16-an de oktobro 2023.
  6. . The new Jewish-Arab movement that plans to save the Israeli left (en-US) (2018-04-09). Alirita 2023-10-16.
  7. Wiener, Jon, "Israeli Jews and Palestinians Standing Together", The Nation, 2024-04-11. (en-US)
  8. Pollin-Galay, Hannah, "Can a New Left Movement Shift Israeli Politics?", 2018-07-18. (en-US)
  9. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  10. Pollin-Galay, Hannah, "Can a New Left Movement Shift Israeli Politics?", 2018-07-18. (en-US)
  11. . The new Jewish-Arab movement that plans to save the Israeli left (en-US) (2018-04-09). Alirita 2023-10-16.
  12. Pollin-Galay, Hannah, "Can a New Left Movement Shift Israeli Politics?", 2018-07-18. (en-US)
  13. (nl) Charlotte van Coevorden, Amikoj de Starantaj Kune, En: De Afspraak - Het Midden-Oosten: 1 jaar na aanslag Hamas, vrt.be - Canvas, la 9-an de oktobro 2024.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Tech2Peace

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

(ar, en) Oficiala retejo de Standing Together

(en) Standing Together - Fighting for Peace, Equality and Justice, YouTube