Suruç
Suruç | ||
| ||
---|---|---|
komunumo • distrikto de Turkio • urbeto | ||
Regiono | Sudorienta Anatolio | |
Provinco | Provinco Şanlıurfa | |
Geografia situo | 36° 59′ N, 38° 26′ O (mapo)36.97638888888938.426944444444Koordinatoj: 36° 59′ N, 38° 26′ O (mapo) | |
Alto super la marnivelo | 7 m | |
Areo | 735.19 km2 | |
Loĝantaro de urbo | 56963 | |
Entuta loĝantaro | 101351 | |
Loĝdenso | 140/km2 | |
Poŝtkodo | 63800 | |
Estro | Orhan Şansal (BDP) | |
Retpaĝaro | www.suruc.bel.tr | |
Suruç ([ˈsuɾut͡ʃ]; kurde Pirsûs) estas kampara distrikto de Provinco Şanlıurfa (aŭ neformale provinco Urfa) en Turkio, sur ebenaĵo proksime de la siria limo 46 km sud-okcidente de la urbo Urfa.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La moderna turka nomo "Suruç" devenas el Serugh (sirie ܣܪܘܓ, Seruga, prononcata kvazaŭ Sıruğ en moderna turka ortografio, sed prononcita laŭ elparolo influita de la araba سروج, sarūj signifanta "selo"), la antaŭ-islama nomo por la areo. La nomo laŭvorte signifas "teksita" (hebree סרוג 'Šaruga' signifanta "trikita") aŭ "krada" kaj aludas al ĉu teksado aŭ selo-farado, el kiuj ambaŭ estas tradiciaj metioj en la distrikto. Alternative, la nomo asociiĝas kun Serug (hebree שרוג, śərûḡ), la prapatro de la profeto Abrahamo (Genezo 11: 20-23; Libroj de la Kronikoj, unua libro 1:26; Luko 3:35).
Historio
[redakti | redakti fonton]La 20-an de julio 2015 atenco de ĝihadistoj kontraŭ kurdoj okazigis almenaŭ 30 mortojn. La intenco de ĝihadistoj estas malkuraĝigi la apogon fare de kurdoj en Kobane, kiu estas kurda urbo en Irako, trans la apuda landlimo, konkerita de ĝihadistoj kaj rekonkerita de kurdoj kelkajn monatojn antaŭe, iom kun apogo de eksterirakaj kurdoj. La atenco okazis kiam junaj kurdoj preparis renkontiĝon cele al sendo de apogo al la irakaj kurdoj.