Szegvár
Aspekto
Szegvár [segvAr] estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Szentes. Szeg signifas angulo inter riverobranĉoj, vár estas fortikaĵo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 86 km²
- Loĝantaro: 4900
- Poŝtkodo: 6635
- Telefonprefikso: 63
Geografio
[redakti | redakti fonton]Szegvár situas sur ebenaĵo, Tiso preterfluas, laŭ traira flankovojo inter la proksimaj Szentes kaj Mindszent, laŭ fervojo Szolnok-Hódmezővásárhely. Szentes troviĝas je 8 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Szegvár estis menciita unuafoje en 1332. Dum la mezepoko la vilaĝo havis kastelon kaj fortikaĵon. La turkoj okupis ilin en 1552. Kastelo el ruinaĵoj de fortikaĵo en 1727 konstruiĝis. Inter 1773-1883 Szegvár estis departementejo de Csongrád (reĝa departemento) kaj iĝis grandvilaĝo ekde 1872.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo (kun paroĥo) omaĝe al Dipatrino (Virga Maria) de 1737, turo 31 m-ojn alta alkonstruiĝis en 1753
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Szegvár naskiĝis:
- antropologo Lajos Bartucz
- filologo Jenő Újfalusi Németh
- fungosciencisto Sándor Balázs (agronomo).