Saltu al enhavo

Tamaŭlipa korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tamaŭlipa korvo
Tamaŭlipa korvo
Tamaŭlipa korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. imparatus
Corvus imparatus
(Peters, 1929)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tamaŭlipa korvo (Corvus imparatus) estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el ĝia tipa genro Corvus ene de la ordo de paserinoj indiĝena el Ameriko.

Ĝi estas relative malgranda (34–38 cm longa) kaj eleganta korvo kun tre brila plumaro kiu estas milda kaj silkeca. La beko estas tre svelta kaj nigra, kiel la gamboj kaj piedoj.

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Ili loĝas en relative malgranda areo en nordorienta Meksiko, kie loĝas preskaŭ dezertajn arbustejojn inklude farmojn, urbetojn kaj vilaĝojn en ties teritorio. Ĝi loĝas ankaŭ en pli humidaj arbaroj de malfermaj areoj, sed ŝajne ne en plej altaj montoj aŭ laŭlonge de la marbordo. Ĝi estas socia birdo ofte formanta grandajn arojn, moviĝante kune en fermitaj grupoj. La norda bordo de la teritorio atingas ĝis Brownsville en suda Teksaso kie oni scias ke ili nestumis.

Manĝo precipe estas insektoj prenita el surgrunde, kvankam el arboj prenas ovojn kaj birdidojn krom multajn fruktojn kaj berojn.

Nestumado

[redakti | redakti fonton]

La nesto estas simila al tiu de la Larĝbeka korvo sed pli malgranda kaj konstruita en arbo aŭ granda arbusto.

La voĉo de tiu korvo estas malkutima kaj malsimila al tiuj de plej parto de specioj de la genro Corvus. Ili havas bastonan krakadon kiel tiu de rano kaj alvoko priskribita kiel milda "gar-lik".

Rilata specio

[redakti | redakti fonton]

La Sinaloa korvo Corvus sinaloae ŝajne estas genetike tre proksima al tiu specio kaj povas esti konsiderata la okcidenta formo de tiu, kvankam la voĉo estas tre diferenca. Krome tria specio, la Fiŝkorvo Corvus ossifragus el sudorienta marbordo de Sudorienta Usono ŝajne estas tre rilata al ili kaj la tri specioj povus esti konsiderataj kiel "superspecio".

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]