Teresa kaj Maria Milanollo
Teresa MILANOLLO (1827–1904) estis itala violonisto kaj komponistino. Ankaŭ ŝia pli juna fratino Maria MILANOLLO (1832–1848) estis violonisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ŝi estis unu el la 13 gefiloj de la fabrikanto de silkaj teksmaŝinoj Giuseppe Antonio Milanollo kaj lia edzino Antonina Rizzo [1][2][3].
Post kiam kvarjaraĝa Teresa aŭdis violonon dum meso, ŝi insiste petis lerni ludi tiun instrumenton [4]. Do la patro konstruis por ŝi malgrandan violonon el blanka ligno kaj donis al ŝi bazajn lecionojn pri harmonio. Instruante, li konvinkiĝis pri ŝia eksterordinara muzika kapablo. Do li konfidis la instruadon de sia knabineto al Giovanni Ferrero kaj poste, en Torino, al Gebbaro kaj Giovanni Morra.
Ŝi debutis je siaj naŭ jaroj en Mondovi, proksime de Torino. La rimarkindaj dotoj de Teresa decidigis la gepatrojn translokiĝi al Parizo por subteni ŝian floran karieron. La familio vojaĝis tien piede kaj per mulo. Ŝi ludis sian unuan ‘francan’ koncerton en Marsejlo (1836).
Post tiu sukcesa prezento, Teresa turneis en Francio, kaj en la venontaj jaroj, ŝi prezentiĝis ĉie en Eŭropo: en Britio, Nederlando, Belgio kaj plie, prezentante eĉ kvardek koncertojn monate. Ĉiam ŝi turneis en akompano de siaj virtuozaj mentoroj, Lafont, Habeneck, kaj poste de Bériot).
La dek-unu jaraĝa Teresa komencis instrui violonon al sia fratineto Maria, kiu tiam estis ses jaraĝa. Baldaŭ ili faris sian unuan oficialan prezenton kiel dueto (1838). La senprecedenca apero de tiaj du violonistoj "kreis sensacion". La du fratinoj Milanollo komencis ampleksan koncertturneon, gajnante la kromnomojn Mademoiselle Adagio, Teresa kaj Mademoiselle Staccato, Maria, por iliaj kontrastaj sed same allogaj spektaklaj stiloj.
La dueto Milanollo prezentiĝis en plenplenaj teatroj en tuta Eŭropo, rivalante la koncertajn sukcesojn de Paganini, Ernst kaj Liszt.
Tiaj famaj prezentadoj finiĝis post dek jaroj, kiam Maria mortis pro tuberkulozo en la aĝo de dek ses jaroj (1848). Post longa funebra periodo kaj paŭzo de publika prezentado, Teresa revenis al la koncertejoj por daŭrigi sian karieron kiel virtuoza violonisto. Laŭ kritikistoj la violonista tekniko de Teresa estis, tiam, riĉigita per kvalitoj kiuj estis la privilegio de ŝia fratino, kiel la staccato.
Bräuner priskribas la ekstazon de la tiamaj recenzistoj: La Glaneur komparis ŝin kun Paganini, Paraf admiris ŝian majstrecon, alia deklaris ke ŝia violono posedis "vivan animon", G.F. laŭdis ŝian “lingvon tiel perfekta, kiu iras rekte al la koro."
Teresa Milanollo retiriĝis de la koncertvivo kiam ŝi geedziĝis kun la franca generalo Théodore Parmentier (1857) violonisto, pianisto, komponisto, akademiulo kaj muzikrecenzisto. Kiel edziĝinta virino, ŝi koncertis sporade en la urboj kie ŝia edzo estis postenigita sed preskaŭ ĉiam ekskluzive por bonfaraj celoj.
Teresa komponis multajn neeldonitajn pecojn por la prezentadoj kun sia fratino, kiel plurajn fantaziojn por du violonoj kaj orkestro, pri temoj el la plej famaj melodramoj de Donizetti. Tamen, estis post la morto de María kiam la arta maturiĝo de Teresa estis kompletigita, ŝi dediĉis sin pli serioze al komponado. La elegia Fantazio op. 1 por violono kaj orkestro, estas sendube la plej alta frukto de ŝia produktado. Inter ŝiaj komponaĵoj estas operaj transskriboj por 2 violonoj kaj orkestro, multaj pecoj por solluda violono, Humuraj Variacioj, transskribo por violono de la fama Ave Maria de Schubert, Lamento kaj Impromptu ankaŭ por violono, kaj la Litanio de la Sankta Virgulino por koruso kaj orgeno, verkita kun ŝia edzo.
Dum sia kariero Teresa Milanollo gajnis laŭdojn de famaj muzikistoj, inkluzive de Joachim kaj Berlioz, kaj estis unu el la unuaj virinaj violonistoj kiu estis rekonita kiel vera artisto. Henry Lahee skribis, " la sukceso de Teresa Milanollo donis la unuan grandan impulson al virinoj por ke ili lernu ludi violonon" [5], kiu en tiu momento estis konsiderata tute vira instrumento.
Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 164 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ F.J. Fétis,Biographie Universelle des Musiciens, 2nd ed, Vol. 6 (Paris: Librairie de Firmin Didot Frères, Fils et Cie., 1864), pp. 139-141)
- ↑ Piero Faustini, "Milanollo," in Dizionario Biografico degli Italiani, vol. 74 (2010). Accessed 26 December 2011
- ↑ A Ehrlich, trans. and ed. Robin H Legge, Celebrated Violinists, Past and Present (New York: Charles Scribner's Sons, 1906), pp 169-70. (Chapter 62). Accessed 26 December 2011.
- ↑ reprint on Song of the Lark website of "Women Violinists of the Victorian Era," author unknown, from the February or March 1899 edition of The Lady’s Realm, author unknown, from the February or March 1899 edition of The Lady’s Realm. London: Hutchinson, 1899. Accessed 26 December 2011.
- ↑ Henry C Lahee, "Famous Violinists of Today and Yesterday". Accessed 26 June 2011.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "Milanollo – Quick March of the Coldstream Guards" ĉe YouTube
- Gravuraĵo de la Milanollo fratinoj
- Gravuraĵo de la Milanollo fratinoj sur la Tarisio blogo Arkivigite je 2013-04-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo de la Amis et Passionnés du Père-Lachaise (Amikoj de la Père-Lachaise tombejo), kun gravuraĵo de la Milanollo fratinoj[rompita ligilo]
- Foto de la Dragonetti-Milanollo violono Arkivigite je 2012-04-04 per la retarkivo Wayback Machine
- La tomba delle sorelle Milanollo Père Lachaise – Rimembranze provinciali Parigi (de Luigi Botta)
- Foto de la interno de la Milanollo Teatro en Savigliano
- Folia muziko de la "Milanollo" marŝo de J.V. Hamm
- Bildo de tombo de Teresa Milanollo Arkivigite je 2013-07-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Vasta biografio en encyclopedia de la Sophie Drinker Institut (Germanio)