This Modern World
Aspekto
This Modern World (en Esperanto: Ĉi Tiu Moderna Mondo) estas ĉiusemajna satira bildstrio de desegnisto kaj politika komentisto Tom Tomorrow (ankaŭ konata kiel Dan Perkins), kiu priskribas nunajn okazaĵojn de maldekstra vidpunkto. "This Modern World" aperas plejofte en alternativaj ĉiusemajnaj gazetoj kaj estas disputeble la plej populara el la "alternativaj" bildstrioj.