Tina Modotti
Tina Modotti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1896 en Udine |
Morto | 5-an de januaro 1942 (45-jaraĝa) en Meksikurbo |
Mortokialo | Kora malsufiĉo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | fotisto filmaktoro teatra aktoro aktoro aktivulo modelo artisto |
Assunta Adelaide Luigia Modotti, plej konata kiel Tina Modotti (Udine, Italio; 17-a de aŭgusto de 1896 - Meksikurbo, Meksiko 5-a de januaro de 1942) estis fama itala fotistino.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kiam ŝi estis 17jaraĝa ŝi elmigris al Usono por renkonti sian patron kaj pli aĝan fratinon, kiuj jam loĝis tie. Ŝi laboris en Holivudo kiel aktorino. En 1921 ŝi konis Edward Weston kaj en 1922 ŝi alvenis al Meksiko por entombigi sian unuan edzon Roubaix de L'Abrie Richey. En Meksiko ŝi konis kaj amikiĝis kun Diego Rivera, David Alfaro Siqueiros, Blanca Luz Brum, Vittorio Vidali, Nahui Ollin, María Tereza Montoya kaj Frida Kahlo. Ŝi iĝis membro de la Meksika Komunista Partio en 1927. Apogis aktive la lukton de Augusto César Sandino kaj helpis fondi la unuan kontraŭfaŝisman komitaton italan. En 1928 ŝi konis Julio Antonio Mella, studentestro el Kubo, kiam formiĝis la komitato apoga al la italaj anarkiistoj Sacco kaj Vanzetti.
Julio Antonio Mella estis murdita la 10an de januaro de 1929 pafe[1]. Tina iĝis suspektinda, kiel ŝi aŭ konis la murdiston aŭ eĉ estis ties komplico. Ĉio derivis al ampasia tialo pro ŝia rilato kun Vittorio Vidali, nome la klasika triangulo, kio iel funkciis kiel fumkurteno. Ŝi iĝis senkulpa ĉar la deklaroj de tri atestantoj estis neatenditaj ĉar ne estis sufiĉe da lumo.[2]. Plej verŝajne influis ankaŭ agado flanke de Diego Rivera (kiu estis amiko de la Prezidento) favore de Modotti.
Ŝi estis konata pro siaj polemikaj fotoj de nudaĵoj kaj pro sia partikulara rigardo al Meksiko.
Ŝi poste estos atestanto de la murdo de Mella. En 1930, estis false akuzita je konspiro por murdi Pascual Ortiz Rubio, tiama prezidento de Meksiko, pro kio ŝi estis arestita. Denove danke al helpo de Diego Rivera, ŝi estis liberigita sed elpelita de la lando.
Ŝi alvenis al Germanio meze de 1930, veturis al Sovetunio kaj renkontis Vittorio Vidali, kiun ŝi estis koninta en Meksiko. Ŝi partoprenis en Internacia Ruĝa Helpo. En 1934 ŝi veturis al Hispanio. Dum la Hispana Enlanda Milito ŝi aliĝis en la fama komunista Kvina Reĝimento kaj laboris en la Internaciaj Brigadoj, sub la nomo de María ĝis la fino de la milito. Margarita Nelken rakontis kiel ŝi zorgis la infanojn kiuj alvenis al Almerio post la amasfuĝo de la popolo de Malago kiu estis atakita bombarde dum la piedirado fare de la frankista armeo.
En 1939 ŝi revenis kiel rifuĝinto al Meksiko, kie ŝi pluigis sian politikan aktivecon, pere de la Kontraŭfaŝista Alianco Giuseppe Garibaldi. En 1940, la prezidento Lázaro Cárdenas nuligis sian elpelordon. Ŝi mortiĝis pro koratako la 5-a de januaro de 1942 en taksio. En sia libro "Tina", Pino Cacucci mencias eblan murdon de Tina Modotti, kio ĉiam iĝis polemiko ĉar oni ne faris nekropsion.
La meksika verkistino Elena Poniatowska verkis romanecan biografion subtitole "Tinísima". Víctor Hugo Rascón Banda verkis teatraĵon nome "Tina Modotti".
Aperoj en fikciaj verkoj
[redakti | redakti fonton]En 2002, oni premieris la filmon Frida (2002), reĝisorita de Julie Taymor, en kiu Ashley Judd ludis la rolulon de la fotistino.
Fotaro
[redakti | redakti fonton]-
Modotti de Weston en 1921
-
Tina Modotti brakolevite - Edward Weston, ĉ. 1921
-
Tina Modotti de Jane Reece ĉ. 1919
Notoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Tina Modotti, la fotógrafa revolucionaria Arkivigite je 2007-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Tina Modotti, patriagrande Arkivigite je 2016-06-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Tinna Modotti, El Ángel Caído, revuo de fotografio Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Comitato Tina Modotti
- Tina Modotti; un icono sin propiedad[rompita ligilo]
- LA PASIÓN DE TINA MODOTTI, Por: Rúbila Araya, Revista Escáner Cultural, Noviembre de 2003
- Pasaje del libro titulado "Tina Modotti" (1998. Txalaparta. Tafalla). Google Books[rompita ligilo]
- Modotti: una mujer del siglo XX por el propio Ángel de la Calle, Literaturas.com;