Tindolo
tindolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Coccinia grandis (L.) VOIGT | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tindolo aŭ granda kokcinio (Coccinia grandis) estas utilplanto el la familio de la kukurbacoj (Cucurbitaceae).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Tindolo estas multjara herba grimpplanto kun tuberoj, kiu formas glatan tigon de ĝis 5 m longeco. La simplaj folioj sidas alterne, kaj havas 5 ĝis 55 mm longan pedunklon. La foliplato havas la mezuron de 3 ĝis 11 cm oble 3 ĝis 13 cm kvineĝa ĝis manforma loba kun korforma ĝis sagforma folibazo. Pro la foliformo, kiu similas al hedero la planto ankaŭ nomiĝas “hedera kukurbo”. La folirando estas denta.
La specio estas (dioika). La floroj staras plej ofte unuope en foliakseloj, tre malofte en malofte florantajn florarojn. Ili estas blankaj en Azio kaj kremkolore blankaj en Afriko. La pedunklo estas ĝis 32 mm longa. La sepaloj estas 1,2 ĝis 3,5 mm longaj kaj kvinnombraj. La petaloj estas 1,7 ĝis 4 cm longaj kaj same kvinnombraj. La anteroj de la tri stamenoj estas kunkreskinta al kolono.
La karpelo estas triparta, epigina kaj havas multajn ovariojn. Ekzistas pistilo kun tri lobaj stigmoj. En inaj floroj ekzistas tri malgrandaj stamenetoj (staminodio).
La frukto estas karneca, skarlate ruĝaj kirasberoj de 60 mm longeco kaj globa ĝis elipsoida formo. Ili estas ĉ. 35 mm larĝaj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]La specio hejmiĝas de Afriko ĝis Sudorienta Azio kaj Malajzio kaj estas kultivataj tie. En aliaj regionoj de la Tropikoj ĝi estas invada planto.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
frukto
-
frukto
-
tranĉitaj fruktoj
-
floro
Uzado
[redakti | redakti fonton]La maturaj fruktoj estas manĝataj krudaj aŭ kanditaj. Folioj kaj junaj ŝosoj kaj nematuraj fruktoj estas kuirataj kiel legomo. Diversaj plantpartoj estas uzataj medicine. Kelkfoje la specio estas uzata kiel ornamplanto. Folioj kaj la junaj ŝosoj estas relative riĉaj je kalio, fero, zinko kaj seleno. Ankaŭ la aminoacida konsisto de la proteinoj estas konvena al la homo.[1].
Invada specio
[redakti | redakti fonton]En multaj tropikaj regionoj la planto estas invada planto. En Guamo, Saipano kaj Havajo ĝi subpremas la hejmajn plantojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Xu YouKai, Liu HongMao, Dao XiangSheng: The nutritional contents of Coccinia grandis and its evaluation as a wild vegetable. Acta Botanica Yunnanica, Band 25, 2003, S. 680-686 (Abstract)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Norbert Holstein: Monograph of Coccinia (Cucurbitaceae). In: PhytoKeys, Band 54, August 2015, S. 1-166, doi:10.3897/phytokeys.54.3285.
- Amanda Spooner, James Carpenter, Gillian Smith, Kim Spence: Coccinia grandis. In: Florabase, the Western Australian Flora, abgerufen 13. April 2008. (Merkmale)
- R. W. Robinson, D. S. Decker-Walters: Cucurbits. CAB International, Wallingford 1997, S. 111. ISBN 0-85199-133-5 (Nutzung)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Coccinia grandis Arkivigite je 2016-06-05 per la retarkivo Wayback Machine auf dem Hawaiian Ecosystems at Risk project Arkivigite je 2021-02-21 per la retarkivo Wayback Machine