Torresmenudas
Torresmenudas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37797 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 185 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41.102222222222-5.7861111111111Koordinatoj: 41° 6′ N, 5° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 788 m [+] | ||
Areo | 11,88 km² (1 188 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torresmenudas [+] | |||
Torresmenudas estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Comarca de Ledesma. Torresmenudas estas tradukebla etimologie al Malgrandaj Turoj.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 11,88 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 193 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 250 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 21 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.
La urbestro estas de dekstra partio PP.