Tres Cantos estas hispana urbo de la Madrida Regiono, situanta 22 kilometrojn norde de la ĉefurbo, en la metropola areo, sur la akso de la M-607. Ĝi estas urbo ĉe privilegiita loko kaj havas altkvalitan medion kaj altan ekologian valoron, ĉar ĝi limas kun Monte del Pardo, sude, kaj Viñuelas, sudoriente.
Ĝi estis parto de Colmenar Viejo, ĝis ĝia apartigo en 1991. Ĝi nomiĝas Tres Cantos per la nomo de geodezia vertico proksime al la regiono kie la urbo estis kreita. Pro ĝia proksimeco al la urbo Madrido, ĝi elstaras kiel la "dormejo" de la ĉefurbo, sed ankaŭ kiel komerca urbo, ĉar multaj kompanioj havas sian sidejon en Tres Cantos.
Tres Cantos estas ekzemplo de planita urbo, kun multaj verdaj areoj kaj urbaj parkoj. Ĝi estas moderna urbo, kun alta vivkvalito kaj kun tre forta demografio en la junularo de ĝiaj loĝantoj. Ĝi havas multajn sociajn aktivaĵojn kaj servojn, kiel kulturajn kaj distrajn centrojn kiel la Domo de la Kulturo aŭ Domo de la Junularo, kaj ankaŭ la kinejojn en la butikcentro. En 2018 ĝi havis 46 750 loĝantojn.