Tuno da ekvivalento de nafto
La tuno da ekvivalento de nafto ("ten", en angla lingvo tonne of oil equivalent, toe) estas mezurunuo da energio, ofte uzita en ekonomia kaj industria fakoj. Ĝi ne estas SI-unuo.
Laŭ sia difino,
kiu korespondas al la varmo-kvanto liverita de unu tuno da brulita nafto. Ĝi utilas al ekonomiistoj por kompari inter ili iajn malsamojn formojn de energio. La ekvivalentoj estas kalkulataj laŭ la komponaĵoj; ĝi estas averaĝaj valoroj elektitaj per konvencio.
Internacie estas uzita la Mten (miliono da ten), regione estas la kten (milo da ten), kaj al loka nivelo estas nur la ten. La ekvivalentoj de malsamaj energifontoj (petrolo, karbo, gaso, ligno, ktp) estas indikitaj sube. Pri elektro la kalkulomaniero integras la rendimenton de centraloj. Pri nukleaj centraloj, la estimata rendimento estas 33%. La projekto de la eŭropa premata reaktoro (EPR) permesus rendimenton de 35%.
Difinoj
[redakti | redakti fonton]La Internacia Agentejo de Energio (IAE/OEKE) difinas la ten tiel:
Aliaj organizaĵoj uzas aliajn difinojn, ekzemple:
Konvertaj faktoroj
[redakti | redakti fonton]- Dizeloleo : 1 t = 1,01 ten
- Dizeloleo : 1 m3 = 0,98 ten
- Petrolo : 1 t = 1,05 ten = 1 tep (tuno da ekvivalento de petrolo)
- Petrolo : 1 m3 = 0,86 ten
- Biodizeloleo : 1 t = 0,86 ten
- Biodizeloleo : 1 m3 = 0,78 ten
- Bioetanolo : 1 t = 0,64 ten
- Bioetanolo : 1m3 = 0,51 ten [4]
- Likva naftogaso (LPG) : 1 t = 1,095 ten
- Benzino : 1 t = 1,048 ten
- Mazuto : 1 t = 0,952 ten
- 1 tek = 0,7 ten (tuno da ekvivalento de karbo, ne plu uzata unuo)
- Minkarbo : 1 t = 0,619 ten
- Lignito : 1 t = 0,405 ten
- Ŝtipoj el ligno : 1 m3 = 0,147 ten
- 1 MWh = 0,22 ten [5] (supoze ke la rendimento estas 39% de la bruligaĵo al la elektro).
Notu ankaŭ ke unu ten korespondas proksimume al 1,5 tuno da altkvalita karbo, al 1 m3 da natura gaso, aŭ ankoraŭ 2,2 tunoj de seka ligno.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ American Physical Society. Arkivita el la originalo je 2007-03-21. Alirita 2010-11-29.
- ↑ IEA Statistiko
- ↑ Difino pri 41.85 GJ
- ↑ Biobrulaĵoj en Eŭropa Unio
- ↑ Monda Konsilio de Energio. Arkivita el la originalo je 2008-05-29. Alirita 2010-11-29.