UK 1914
UK 1914 | ||
---|---|---|
Loko | Parizo, Francio | |
Ekde | 2-a de aŭgusto 1914 | |
Ĝis | 9-a de aŭgusto 1914 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
UK 1914, la 10-a Universala Kongreso de Esperanto estis planita en Parizo en 1914. Enskribis 3700 Esperantistoj sin por la evento, inter ili 2500 eksterlandanoj. Giganta palaco Gaumont estis luita kaj ornamita per verdaj flagoj. La salutparolo de Paul Painlevé estis preta. La organizo estis modele preparita.
Karavanoj de Rusoj, Germanoj, Angloj jam forvojaĝis, kiam eksplodis la eŭropa milito. Alveninte al Parizo la 1-an de Aŭgusto, la fremdaj Esperantistoj vidis ekscititajn popolamasojn, ĝeneralan mobilizon, ŝirajn adiaŭojn de patrinoj kaj edzinoj al forirantaj viroj. La karavanoj reprenis mem la vagonarojn en granda urĝo. Sed ne ĉiuj povis. Kelkaj malfeliĉaj fremduloj estis internitaj en civilkaptitejoj. La ceteraj haltiĝis survoje aŭ revenis hejmen, multaj por forveturi siavice al la batalkampoj.
Doktoro L. L. Zamenhof, haltigita en Kolonjo (Germanio), rapidis al rusa landlimo, trovis ĝin fermita, reveturis Berlinon kaj devis entrepreni la longan vojaĝon tra Svedujo–Finnlando–Peterburgo por reatingi la hejmon en Varsovio.
Fakaj kongresoj
[redakti | redakti fonton]- Abstinenculoj — S-ro Ch. Touzet, 65, rue du Moulin-Vert, Paris
- Arhitekturistoj kaj Inĝenieroj —- S-ro Agache, 11, rue Eugene-Flachat, Paris
- Blinduloj — S-ro Th. Cart, 12, rue Soufflot, Paris
- Bontemplanoj — S-ro Touzet, adreso supre
- Farmaciistoj — S-ro Rousseau, 4, place de la Republique, Levallois-Perret, Seine
- Feministoj — F-ino Gerard, 9, rue d'Armailie, Paris
- Fervojistoj — S-ro Tessez, 7, boui. Rochechouart, Paris
- Framasonoj — S-ro Camescasse, 1 bis, rue Lallier, Paris'
- Instruistoj — S-ro Aiziere, rue de Beriin, Alfortville, Seine
- Juristoj — S-ro de Lajarte, 6, villa d'Or!eans, Fontenay-sous-Bois, Seine
- Katolikoj — S-ro Colas, 7, rue des Marronniers, Montmagny, Seine-et-Oise.
- Kuracistoj — S-ro Dro Arligues, 142, rue de Coureelles, Paris
- Laboristoj, Socialistoj — S-ro Habert, 121, rue de la Convention, Paris
- Liberpensuloj — S-ro Guilltmin, 53, rue Damesme, Paris
- Poiicistoj — S-ro Tison, policinspektoro, Section A, Prefecture de Police, Paris
- Poŝtistoj — S-ro Michelis di Rienzi, 20, avenue Reille, Paris
- Psikistoj — S-ro Chaigneau, 6, rue de Douai, Paris
- Publikoficistoj — S-ro Doue, 10, rue Char!es-Divry, Paris
- Sciencistoj — S-ro Rollet de l'Isle, 35, rue du Sommerard, Paris
- Stenografiistoj — S-ro Flageul, 9, boulevard Voltaire, Issy-les-Moulineaux, Seine
- Studentoj kaj Junuloj - S-ro Pichon, 28, rue Vauquelin, Paris
- Teozofoj — S-ino Diou-Trouillon, 145, boulevard Malesherbes, Paris
- Vegetaranoj — F-ino Beauvais, 10, rue Amyot, Paris
- Verkistoj — (organizanto ne indikita)
Ĉiuj fakaj kongresoj okazos la saman tagon; eble tio kaŭzos iom da malagrablo al tiuj kongresanoj, kiuj interesiĝas pri kelkaj fakoj. Sed ne eble estas, alimaniere aranĝi la aferon, pro la granda nombro da manifestadoj okazontaj dum la ok tagoj de la kongreso, kaj aliparte ni klopodos, por ke ĉiuj kunsidoj de la fakaj kongresoj ne samhore okazu.
Teatraĵoj planitaj
[redakti | redakti fonton]- George Dandin de Molière tradukita de L. L. Zamenhof, prezentata de katalunaj aktoroj.
- Pro Malsato de Tristan Bernard
- Sokrato de Charles Richet, tradukis Jean Couteaux
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-414
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Deka Kongreso de Esperanto Revuo Esperanto 1914 paĝo 11, 29, 46, 77, 93, 109, 124, 156, 174, 188, 207
- Paris - la urbo de la Deka, de Marcel Génermont Germana Esperantisto Serio B paĝo 81 (laŭ peto de la redakcio)
- Schwartz, R,: Venu ĉiuj al Parizo! Germana Esperantisto 1914 Serio B paĝo 89 (poemo)
- 10a Universala Kongreso de Esperanto en Paris:
- Sciigoj de Ia Organiza Komitato Germana Esperantisto 1914 paĝo 6, 37, 51, 70, 84 (n-ro 2 A p. 22)
- Nia karavano al Paris Germana Esperantisto 1914 paĝo 33, 49, 65, 85, 97, 98, 104 (n-ro 5 A p. 6 / )
- Eko: Survoje al la Deka Kongreso kaj reen Germana Esperantisto 1914 paĝo 114
- Deka Universala Kongreso de Esperanto Pola Esperantisto 1914 paĝo 85
- Sciigoj pri la Deka en Paris Germana Esperantisto 1914 Serio B paĝo 43, 75, 89, 107 43, 75, 89, 107
- Sciigoj pri la karavano al la Deka Germana Esperantisto 1914 Serio B paĝo 33, 55, 65, 73, 81, 97
- H. B. M. Antaŭ kaj post la Deka Germana Esperantisto 1914 Serio B paĝo 133 (raporto de Germano, kiu alvenis fine de julio de Belgio)
- Al kongreso en Parizo 1914 (https://eo.wikisource.org/wiki/Al_kongreso_en_Parizo_1914), de Astrid Rybo, el Esperanto Raporto de la Centra-Dana-Esperantista–Ligo. 1-a jarkolekto. Aŭgusto – Septembro 1914. N-ro. 9 – 10
- Manlibro de la kongresano el la biblioteko Hippolyte Sebert
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Boulogne 1905 • Ĝenevo 1906 • Kembriĝo 1907 • Dresdeno 1908 • Barcelono 1909 | ||
Vaŝingtono 1910 • Antverpeno 1911 • Krakovo 1912 • Berno 1913 • Parizo 1914 | ||
MILITO ........ San-Francisko 1915 ....... MILITO | ||
Hago 1920 • Prago 1921 • Helsinki 1922 • Nurnbergo 1923 • Vieno 1924 • Ĝenevo 1925 | ||
Edinburgo 1926 • Danzig 1927 • Antverpeno 1928 • Budapeŝto 1929 • Oxford 1930 |