Saltu al enhavo

Ueken

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ueken
Blazono de Ueken
Ueken
former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Argovio
Distrikto Laufenburg
Koordinatoj  47° 29′ 10″ N 8° 3′ 0″ O / 47.48611 °N, 8.05000 °O / 47.48611; 8.05000 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 10″ N 8° 3′ 0″ O / 47.48611 °N, 8.05000 °O / 47.48611; 8.05000 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 853
Areo 5,10 km²
Alteco 399 m super marnivelo
Poŝtkodo 5028
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Ueken
vdr

Ueken estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 853 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ueken situas en la Staffelegg-Valo, flanka valo de la valo de la rivero Sissle. La valon limas ambaŭflanke montetoj de la Argovia Tavolĵuraso, kiuj abrupte leviĝas kaj poste transiras al vastaj altebenaĵoj. La komunumo kovras areon de 5,10 km², de kiujn 2,01 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,40 km² estas utiligitaj por konstruado.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ueken limas en nordokcidento al Frick, en nordoriento al Hornussen, en oriento al Zeihen, en sudo al Herznach, kaj en okcidento al Gipf-Oberfrick.

La komunumo Ueken estas konektita al la reto de la publika trafiko per poŝtaŭtolinio de Frick al Laufenburg. 2,5 km norde de Ueken apud Frick situas aliro al la nacia aŭtoŝoseo A3 de Bazelo al Zuriko.

La unua dokumenta mencio de Ueken datiĝas el la jaro 1336.

En mezeopoko Ueken estis posedaĵo de la Grafoj de Habsburgo-Laufenburg, kies posedaĵo en la jaro 1386 transiris al la Habsburgoj. La Habsburgoj pandigis en la jaro 1468 la tutan Frick-Valon al Burgonjo post kies tetruo fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1477 Ueken refariĝis posedaĵo de Aŭstrio.

En la jaro 1797 la Frikvalo fariĝis franca protektoraĵo, kiu en la jaro 1802 estis integrita al la Helveta Respubliko kiel Kantono Frikvalo. En 1803 kun la dissolvo de la Helveta Respubliko la Frikvalo estis integrita al la nova Kantono Argovio, al kiu ankaŭ Ueken ek de tiam apartenas.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]