Unterpullendorf
Unterpullendorf | |||
---|---|---|---|
la loka kirko
| |||
katastra loĝloko de Aŭstrio loĝloko vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7361 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 29′ N, 16° 33′ O (mapo)47.47516.541666666667Koordinatoj: 47° 29′ N, 16° 33′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Unterpullendorf [+] | |||
Unterpullendorf, kroate Donja Pulja, hungare Alsópulya [alŝOpuja] estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en la distrikto Oberpullendorf kaj en la komunumo Frankenau-Unterpullendorf. Unter, donja kaj alsó signifas: suba.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Telefonprefikso: 02615
- Poŝtkodo: 7361
- Aŭtokodo: OP
Situo
[redakti | redakti fonton]Unterpullendorf situas sur deklivoj laŭ flankovojoj ĉe la hungara landlimo. Oberpullendorf troviĝas je 4, Kőszeg je 9 km-oj.
La loko estis loĝata jam inter 4600-4400 antaŭ Kristo. Ŝajne ankaŭ romianoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1225. Tiam estis 2 komunumoj: latine „Pule maioris et minoris”. En la 16-a jarcento kroatoj alvenis. En 1910 vivis en Alsópulya 925 homoj, (plejparte kroatoj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, poste al Aŭstrio (inter 1938-1945 al Nazia Germanio). La loĝantaro longe okupiĝas pri vinkultivado.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Apostolo Sankta Bartolomeo de 1905
- memorŝtono pri geografia centro de Burgenlando