Unua Viena Arbitracio
La Unua Viena Arbitracio estis decido, kiu donis al Hungario teritoriojn de suda Slovakio kaj de Karpata Rutenio, kie loĝis interalie etnaj hungaroj.
La Munkena interkonsento havis partojn, kio sugestis, ke Ĉeĥoslovakio priparolu la limproblemojn kun Pollando kaj Hungario. Poste senrezultaj traktadoj okazis inter Ĉeĥoslovakio kaj Hungario, tial ili petis la arbitracion.
La decidon esence influis la eksterlandaj ministroj germana, Joachim von Ribbentrop, kaj itala, Galeazzo Ciano. Ĝi estis proklamita la 2-an de novembro 1938 en kastelo Belvedere en Vieno; de tio ĝi ricevis sian nomon. Anglio kaj Francio rifuzis la partoprenon, la decidon ili ne kritikis, nur poste jam en 1945.
- ’’Pri la samon kun Pollando vidu: Ĉeĥoslovaka-pola disputo je Teŝinio!’’
La hungaran delegacion estris eksterlanda ministro Kálmán Kánya, akompanata de kulturministro Pál Teleki. La ĉeĥoslovakian delegacion estris František Chvalkovský, eksterlanda ministro, kaj Ivan Krno. Karpatan Rutenion reprezentis ĉefministro Avhustin Voloŝin, Slovakion ĉefministro Jozef Tiso kaj justica ministro Ferdinand Ďurčanský.
Ĉiuj partoprenantoj akceptis la decidon.
Fonto | km² | Loĝantaro | Hungaroj | Slovakoj |
---|---|---|---|---|
Ĉeĥoslovaka 1930 | 11927 | 852332 | 506208 (59%) | 290107 (34%) |
Hungara 1941 | 11907 | 869299 | 751944 (84%) | 85392 (10%) |
La diferencoj inter la censoj estiĝis tial, ĉar en 1920 parto de la hungaroj perdis la ŝtatajn laborlokojn, tial ili rifuĝis al rest-Hungario. Poste oni fondis novajn vilaĝojn, kie allogis ĉeĥojn kaj slovakojn. En 1930 la judoj, kiel nacio havis apartan rubrikon, spite tion, ke ili parolis hungare kaj ne slovake. Post 1938 denova migrado okazis inverse. La sekva tabelo prezentas la originan staton en 1910 laŭ urboj kaj kelkaj vilaĝoj:
Urbo | hungaroj | slovakoj | germanoj |
---|---|---|---|
Senec/Szenc | 3657 | 182 | 67 |
Galanta/Galánta | 2933 | 202 | 115 |
Vráble/Verebély | 1522 | 1236 | 76 |
Levice/Léva | 8752 | 688 | 199 |
Lučenec/Losonc | 10634 | 1675 | 428 |
Rimavská Sobota/Rimaszombat | 6199 | 468 | 91 |
Jelšava/Jolsva | 2289 | 449 | 42 |
Rožňava/Rozsnyó | 5886 | 406 | 159 |
Košice/Kassa | 33350 | 6547 | 3189 |
Veľké Kapušany/Nagykapos | 1207 | 4 | 9 |
Uĵhorodo/Ungvár | 13590 | 1219 | 1151 |
Mukaĉeve/Munkács | 12686 | 42 | 3078 |
La tabelo montras ankaŭ la hungarajn nomojn.
Urbo | hungaroj | slovakoj | germanoj | rutenoj |
---|---|---|---|---|
Vinohradiv/Nagyszőlős | 5943 | 0 | 540 | 1266 |
Ĉop/Csap | 2294 | 5 | 11 | 4 |
Nitra/Nyitra | 9754 | 4929 | 1636 | |
Bratislavo/Pozsony | 31705 | 11673 | 32790 |
En tiu tabelo en la 2 lastaj urboj la decido akceptis interesojn de slovakojn kaj rifuzis la hungaran pretendon.
Oni konstatis serion de urboj, kie vivis hungaroj en majoritato: Senec-Galanta-Vráble-Levice-Lučenec-Rimavská Sobota-Jelšava-Rožňava-Košice-Michaľany (escepte vilaĝo)-Veľké Kapušany-Uĵhorodo-Mukaĉeve (la du lastaj ne estas en la mapo, imagu ilin dekstren). Poste oni ekzamenis la najbarajn vilaĝojn. Kie la hungaroj vivis en plimulto, tio apartenos al Hungario. Tiel formiĝis la ruĝa parto en la mapo, sed dume oni ekzamenis ankaŭ la geografiajn, trafikajn kaj ekonomiajn vidpunktojn. La novaj limoj formiĝis saĝe, ne tiel, ol en 1920. Disŝiritaj urboj Komárom, Sátoraljaújhely kaj Balassagyarmat denove unuiĝis. Resume oni konstatas, ke okazis kompromiso, ĉar Hungario ne rericevis Nitra-n kaj Bratislavon.
La Arbitracio estis valida ĝis 1945, kiam Sovetunio akiris tutan Transkarpation, por kompensi Ĉeĥoslovakion la arbitraciaj partoj redoniĝis, eĉ limoj retiriĝis, eĉ en 1947 3 vilaĝoj, kie loĝis resume nur 3 slovakoj, aldoniĝis al Ĉeĥoslovakio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Sallai Gergely: Az első bécsi döntés (Osiris, 2002)
- Magyar Világhíradó, 1938: Magyar területek visszaadásáról tárgyaltak a magyar és a csehszlovák kormányok küldöttei
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane) Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine