Saltu al enhavo

Utho Maier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Utho Maier
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1953 (1953-06-23) (71-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo bibliotekisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Utho Maier (n. la 23-an de junio 1953, do nun 71-jara) estas germana bibliotekisto, arkivisto kaj esperantisto. Li vivas en la urbo Aleno (germane Aalen) kaj aktivas en la loka Esperanto-Grupo Alena en Germana Esperanto-Asocio. Nelaste al lia engaĝiĝo ŝuldiĝas, ke la Germana Esperanto-Biblioteko trovis sian lokon en Aleno. En 2014 li kun la kolego Karl Heinz Schaeffer honoriĝis per la Alena Esperanto-Kulturpremio[1][2], kiu malgraŭ la nomo ne estas nur pseŭdopremio de klubanoj por samklubanoj, sed havas la renomon esti gvida internacia premio pri Esperanto-kulturo. Krome li aktivas en Germana Esperanto-Instituto kaj kontrubuas al la publikaĵoj Juna amiko kaj Esperanto aktuell. La germanlingva persona nomo Utho cetere estas nekutima variaĵo de la ĝermana persona nomo Otto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]