Várpalota
Várpalota | |||||
---|---|---|---|---|---|
Fortikaĵo fotita de supre [+]
| |||||
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 19 395 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 251 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 12′ N, 18° 8′ O (mapo)47.19722222222218.139444444444Koordinatoj: 47° 12′ N, 18° 8′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 77,26 km² (7 726 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Várpalota [+] | |||||
Várpalota (vArpalota) estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Várpalota, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas: fortikaĵokastelo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Várpalota situas sur malebenaĵo de Bakony, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Graz, laŭ fervojo Budapeŝto-Celldömölk inter du departementoj Székesfehérvár kaj Veszprém. Budapeŝto troviĝas 90 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue romianoj loĝis tie. En urboparto Inota gotika katolika preĝejo troviĝas. En la centro de la urbo la plej okulfrapa vidindaĵo estas la fortikaĵo el la 14-a jarcento, kiu ricevis sian nomon de kapitano György Thury batalinta heroece kontraŭ la turkoj. Nun ĝi estas muzeo prezentanta la historion de kemiindustrio kaj minado.
La renesanca kastelo de Zichy (ziĉi) devenanta el 1724 ankaŭ estas muzeo. Tiutempe la komunumo havis la rangon kampurbo. Vidalvide staras la Belarta Galerio, kie oni organizas ankaŭ koncertojn.
En 1743 katolika, en 1780 luterana, en 1788 kalvinana preĝejoj, en 1840 sinagogo konstruiĝis. Vivis en la urbo ankaŭ grekoj kaj armenoj. En 1876 komenciĝis minado de bruna karbo. En 1951 Várpalota, Pétfürdő kaj Inota komunumoj unuiĝis sub urbo Várpalota. Baze de la minado konstruiĝis energia centralo, aluminia fandoforno kaj aliaj uzinoj. Fine de la socialismo ĉesis kaj la centralo, kaj la minado, kaj la fandoforno.
En 1997 Pétfürdő forlasis la urbon kaj memstariĝis.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- fortikaĵo, interne muzeo
- Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Várpalota)
- Kastelo de Várpalota, interne muzeo
- Luterana preĝejo (Várpalota)
- Preĝejo Stefano la 1-a (Várpalota)
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Várpalota naskiĝis:
- en Pétfürdő naskiĝis psikologo Valéria Csépe
- en Várpalota mortis: prokuroro Anna Almásiné Törőcsik
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Estas delegito de UEA tie.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Petroșani en Rumanio
- Fermo en Italio
- Kremnica en Slovakio
- Wolfsberg en Aŭstrio
- Slovenj Gradec en Slovenio