Virgin Galactic
Virgin Galactic | ||
---|---|---|
aerspaca fabrikisto • flugkompanio • publika kompanio vd | ||
Dum | 2004 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Kompanio kun limigita respondeco | |
Fondintoj | Richard Branson • Bert Rutan vd | |
Sidejo | Las Cruces | |
Lando | Usono | |
Agokampo | spaceplane | |
Posedata de | Virgin Group vd | |
filiaj kompanioj | The Spaceship Company vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Virgin Galactic estas kosmovojaĝa kompanio fondita en 2004 de Richard Branson, kiu ankaŭ fondis la aviadkompanion Virgin Atlantic.
La firmao celas liveri komercajn, suborbitajn flugojn kun SpaceShipTwo. En majo 2021, versio de la aviadilo, "Unity", flugis kun du pilotoj al alteco de 89 km antaŭ alteriĝo reen al la Tero.
La firmao posedas The Spaceship Company, kiu produktas kosmoŝipojn.
La sidejo de la firmao situas en Nov-Meksiko 72 kilometrojn norde de Las Cruces kaj 48 kilometrojn oriente de la urbo Truth or Consequences, kie agadbazo por komercaj kosmoflugoj, konata kiel Spaceport America, estas establita.
Historio
[redakti | redakti fonton]En majo 2014, la firmao ricevis permeson flugi pasaĝerojn.
En februaro 2022, la vendo de lokoj al publiko komenciĝis je kosto de 450,000 USD [1]. La unua komerca flugo estis farita en junio 2023. Tiu ĉi 14-minuta longa flugo atingis altecon de 85,1 km kaj estis 6 homoj surŝipe, la plej multaj el ili membroj de la itala aerarmeo. La unua komerca flugo kun kosmaj turistoj estis farita la 10-an de aŭgusto. Ĝi inkludis 3 firmaodungitojn kaj 3 turistojn: brita atleto kaj patrino-filino paro de Antigvo kaj Barbudo. La flugo daŭris ĉirkaŭ 15 minutojn. Alia flugo kun 3 turistoj surŝipe estis farita la 8-an de septembro 2023.
Aktuale al aŭgusto 2023, proksimume 800 biletoj estis venditaj kaj flugoj estas planitaj kun ofteco de unu flugo monate.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Prang, Allison, "You Can Now Sign Up to Go to Space With Virgin Galactic", Wall Street Journal, 2022-02-15. (en-US)