Vladimir Ghika
Aspekto
Beata | |||||
Vladimir Ghika | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de decembro 1873 en Konstantinopolo | ||||
Morto | 16-an de majo 1954 (80-jaraĝa) en Jilava prison | ||||
Mortis per | Neakra traŭmato vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca • rumana vd | ||||
Ŝtataneco | Rumanio vd | ||||
Konsekrado | 1923 | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Ghica family vd | ||||
Patro | Ioan Grigore Ghica (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | presbitero diplomato vd | ||||
| |||||
Beatulo, martiro | |||||
Beatigo | la 31-an de aŭgusto 2013 de Francisko | ||||
Festotago | 16-a de majo | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vladimir GHIKA (naskiĝis en Konstantinopolo la 25-an de decembro 1873, mortis en Jilava-malliberejo proksime de Bukareŝto, la 16-an de majo 1954) estis rumana religiulo el princlanda familio. El ortodoksa origino, li konvertiĝis al katolikismo en 1902 [1]. Li doktoriĝis en teologio[2], kaj estis konsekrita pastro en 1923. Diplomato de la Sankta Seĝo, li fondis hospicojn. Kontraŭulo de naziismo kaj komunismo, li estis arestita de komunisma polico[3], kiam preskaŭ 80-jaraĝa, kaj mortis en malliberejo.
Vladimir Ghika estas konsiderita "beatulo kaj martiro" fare de papo Francisko, la 31-an de aŭgusto 2013[4]. Lia memoriga festo estas la 16-a de majo, tago de lia morto[5].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Convertis du XXème siècle (Konvertitoj de la 20-a jarcento), eldonejo Casterman, 1955, Paris-Tournai (france)
- ↑ Biographie de Vladimir Ghika sur le site du diocèse de Paris (Biografio de Vladimir Ghika en la sito de la diocezo de Parizo).(france)
- ↑ Élisabeth de Miribel, op. cit., p. 157 kaj sekvaj.
- ↑ http://visnews-fr.blogspot.fr/2013/03/promulgation-de-decrets.html Vatikana servo: eldono de dekretoj (france)
- ↑ Monseniorul Vladimir Ghika va fi beatificat la 31 august 2013, la București. (rumane)