Volkmar Kühn
Volkmar Kühn | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de julio 1942 (82-jaraĝa) en Königsee |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | artisto skulptisto |
Volkmar KÜHN (naskiĝinta la 27-an de julio 1942 en Königsee) estas germana skulptisto. Precipe en Gera liberaere spekteblas multaj liaj verkoj.
Artista kariero
[redakti | redakti fonton]Kühn trejniĝis kiel ceramikminiaturfaristo en Sitzendorf (Turingio) antaŭ studi inter 1959 kaj 1963 ĉe Hellmuth Chemnitz en la sekcio priplastika de la Faklernejo pri vidaj artoj en Lepsiko. Poststude li laboris kiel bestovartisto en la Zoo de Lepsiko kaj ekde 1964 liberprofesiulis en Gera. Ekde 1968 li vivas kaj laboras rekte apud Kastelo Mildenfurth. Lia edzino estas la grafikistino Marita Kühn-Leihbecher.
En 2015 transprenis Muzeo Heidecksburg (financadis Sparkassen-kulturfondaĵo Hesio-Turingio) ampleksan parton de la verkaro konsistantan el 56 etaj plastikoj kaj unu ĉevala de super natura grandeco.[1] En aprilo 2015 starigitis la ĉevalo Roter Huzule sur la meza kastelteraso en Rudolstadt.[2]
Verkoj sub libera ĉielo
[redakti | redakti fonton]Gera
[redakti | redakti fonton]- 1971: Sitzendes Paar, Bieblach, Dr.-Theodor-Neubauer-Straße, antaŭ la bazlernejo Am Bieblacher Hang
- 1972: Langhalsziege, ĉe Zoo de Gera
- 1982/85: An einem Sonntagnachmittag, Mohrenplatz, en la korto de Otto-Dix-domo
- 1986: Drei Grazien, Straße des Friedens, en Dalioĝardeno
- 1988: Dogge, Hinter der Mauer
- 1990: Am Abend, Nicolaistraße, en la Botanika ĝardeno de Gera
- 1991/92: Reiterin (fontanfiguro), urbokvartalo Lusan, Rosenhof
- 1992: Tiertorso, Orangerieplatz, kontraŭe al Oranĝerio de Gera
- 1994/95: Schreitende, Webergasse
- 2001: Für Toleranz, Puschkinplatz
- 2005: Geraer Löwe, Museumsplatz, malpost Urba muzeo de Gera
- 2008: Großer Schritt, Theaterplatz, antaŭ la scenejo Bühne am Park
Ne konserviĝis:
- 1965: Paviangruppe, urbokvartalo Bieblach, Glück-Auf-Weg, detruo en 2012
- 1975: Wildsau, Lusan, Saalfelder Straße, detruo en la 1990-aj jaroj
- 2004: Stehende Frau, Orienta tombejo, tomboŝtono por Uwe Reinhöfer, ŝtelo en 2012
Aliloke (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1996: Dogge, ĉe kafejo ene de Tierpark Berlin
- 2002: Kleiner Mildenfurther Kreuzmensch, ĉe la portalo de la Preĝejo de la kanonikoj aŭgustenanaj
- Mildenfurther Kreuzmensch, urbokvartalo Höfgen, ĉe Jutta-parko
- Bronza plastiko ĉe Apotekofontano
- Ziegenbrunnen
- 2015: Mildenfurther Kreuzmensch en la ruino de la Klostrokirko
Portretoj televidaj
[redakti | redakti fonton]- Lebensläufe: Volkmar Kühn – Der Herr der langen Finger, MDR, 2018 (scenario kaj reĝisorado: Daniel Baumbach; 30 minutojn; unua elsendo: 20.9.2018).[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Heidecksburg erwirbt fast 60 Bronzen des Thüringer Bildhauers Kühn". Arkivigite je 2018-07-04 per la retarkivo Wayback Machine Ĉe: Thüringische Landeszeitung, 18.3.2015]
- ↑ Heike Enzian: "Reiterplastik von Volkmar Kühn auf der Heidecksburg angekommen".[rompita ligilo] Ĉe: Ostthüringer Zeitung, 15.4.2015
- ↑ "Lebensläufe: Herr der langen Finger – Der Bildhauer Volkmar Kühn"
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Lothar Lang (prilab.): Kunst im Bezirk Gera. Lutz R. Ketscher, Volkmar Kühn, Horst Sakulowski (ekspozicikatalogo, Staatliches Museum Schloß Burgk), Burgk 1985.
- Jens Henkel (prilab.): Volkmar Kühn – Plastik (ekspozicikatalogo, Thüringer Landesmuseum Heidecksburg), Rudolstadt 1997.
- Volkmar Kühn – Der rote Huzule (ekspozicikatalogo, Kunstsammlung Gera und Kunstverein Villa Wessel, Iserlohn), Gera 2002.
- Jens Henkel (eld.): Skulptur: Volkmar Kühn, Rudolstadt 2007.
- Nadine Steinacker (eld.): Kühn & Kühn. Volkmar Kühn – Skulpturen; Marita Kühn-Leihbecher – Papier (ekspozicikatalogo, Kunsthaus Apolda), Apolda 2012.
- Manfred Otto Taubert: Plastiken und Skulpturen in Gera, Gera 2014.
- Sebastian Schopplich (eld.): Volkmar Kühn: Arbeitsbesuch, Gera 2017.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pri Volkmar Kühn ĉe: Verband Bildender Künstler Thüringen
- Pri li Arkivigite je 2018-11-09 per la retarkivo Wayback Machine ĉe: Galerie Kontrapost