Wilhelm Miklas
Aspekto
Wilhelm Miklas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Wilhelm Miklas | |||||
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1872 en Krems | ||||
Morto | 20-an de marto 1956 (83-jaraĝa) en Vieno | ||||
Tombo | Döbling Cemetery (en) , 2/2/13A vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio Cislajtio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno convent Gymnasium in Seitenstetten (en) vd | ||||
Partio | Kristansociala partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Wilhelm Miklas (en) vd | ||||
Infanoj | Hilda Miklas (en) , Wilhelm Miklas (en) , Karl Miklas (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Vieno vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wilhelm MIKLAS (naskiĝinta la 15-an de oktobro 1872 en Krems an der Donau, mortinta la 20-an de marto 1956 en Vieno) estis aŭstra politikisto.
Instruistaj kaj politikistaj agadoj
[redakti | redakti fonton]La gimnaziinstruisto kaj membro de la Kristansociala partio (CS) estis de 1907-18 deputito ĉe Reichsrat, la parlamento de Cislajtio. En 1918 li iĝis membro de la Ŝata Konsilio (Staatsrat), de 1920-28 deputito en la Nacia Konsilio, el ili la lastajn kvin jarojn li ankaŭ estris ĝin.
Kiel prezidanto (1928-38) li transprenis la pozicion de la konservativistoj celantaj malpartoprenigon politikan de socialdemokratoj.
Demisio pro perforta estingo de la patrujo
[redakti | redakti fonton]Rifuzante subskribi la leĝon pri la nuligo de Aŭstrio en 1938 fare de la nazioj (Anschluss), li demisiis la 13-an de marto 1938.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biografio sur la parlamenta retpaĝaro.
- Portreto tiutempa de la politikisto, prenita el la arkivo de la taggazeto WIener Zeitung.
|