ZSC Lions
ZSC Lions | ||
---|---|---|
glacihokea teamo | ||
Komenco | 1930 vd | |
Lando(j) | Svislando vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
ZSC Lions estas zurika glacihokeklubo, kiu ludas en la Svisa Nacia Ligo A, la supera nacia hokeligo de svislando. Ĝia antaŭa nomo estis Zürcher Schlittschuhklub (en Esperanto Zurika Glacisketilklubo). La plej granda sukceso de la klubo estis la 5:0-venko de la finalo de la Ligo de la Glacihokeĉampionoj la 28-an de januaro 2009 kontraŭ la rusa glacihokeĉampiono HK Metallurg Magnitogorsk (ruse: Металлург Магнитогорск).
Historio
[redakti | redakti fonton]La klubo estis fondita la 15-an de oktobro 1930. Ĝi fariĝis svisa ĉampiono en la jaroj 1936, 1949, 1961, 2000, 2001 kaj 2008. La klubo krome gajnis la Spengler-Pokalon en la jaroj 1944/45 kaj 1945/46 kaj en la sezonoj 2000-2001 kaj 2001-2002 la IIHF Kontinentan Pokalon. En la sezono 2008-2009 la klubo gajnis la Ligon de la Glacihokeĉampionoj kaj tiel fariĝis eŭropa glacihokeĉampiono.
Antaŭ la klubo nomiĝis simple Zürcher Schlittschuhklub respektive ZSC. Post la kunfando kun la glacihokesekcio de Grasshopers Zürich la klubo alprenis la nomon ZSC Lions, dum la antaŭa Grasshopers Glacihokeklubo fariĝis sub la nomo GCK Lions la farmteamo de ZSC Lions en la Nacia Ligo B.
Hejmstadio
[redakti | redakti fonton]La hejmstadio de ZSC Lions estas la tiel nomita Salonstadio Zuriko (germane Hallenstadion), unu el la plej grandaj multfunkciaj haloj en Eŭropo. Pro la multflanka uzado de la stadio lastatempe ekzistas konflikto inter la klubo ZSC Lions kaj la portanta kompanio Hallenstadion AG, ĉar pro la multflanka uzado de la stadio la glacihokeklubo ne ĉiam povas utiligi la stadion por siaj hejmludoj. La klubanoj tial postulas apartan glacihokestadion, kiun la urbo pro kostaj kialoj ĝis nun tamen ne pretas konstrui.
Aktuala ludistaro 2008/09
[redakti | redakti fonton]Goluloj | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
N-ro | Nomo | Naskiĝtago | Naskiĝloko | En la teamo ek de | Lasta teamo | ||
30 | Lukas Flüeler | 22-an de oktobro 1988 | Kloten, Svislando | 2007 | Ottawa 67’s | ||
31 | Ari Sulander | 6-an de januaro 1969 | Helsinki, Finnlando | 1998 | Jokerit Helsinki | ||
35 | Flavio Streit | 30-an de majo 1978 | ?, Svislando | 2007 | HC Thurgau | ||
Defendantoj | |||||||
N-ro | Nomo | Naskiĝdato | Naskiĝloko | En la teamo ek de | Lasta teamo | ||
4 | Patrick Geering | 12-an de februaro 1990 | ?, Svislando | 2008 | GCK Lions | ||
5 | Severin Blindenbacher | 15-an de marto 1983 | ?, Svislando | 2005 | Kloten Flyers | ||
11 | Andri Stoffel | 24-an de oktobro 1984 | ?, Svislando | 2003 | GCK Lions | ||
14 | Pascal Müller | 10-an de aprilo 1979 | Langnau, Svislando | 2008 | HC Davos | ||
15 | Mathias Seger | 17-an de decembro 1977 | Flawil, Svislando | 1999 | Rapperswil-Jona Lakers | ||
18 | Daniel Schnyder | 21-an de junio 1985 | Zürich, Svislando | 2005 | GCK Lions | ||
25 | Radoslav Suchý | 7-an de aprilo 1976 | Kežmarok, Slovakio | 2006 | Columbus Blue Jackets | ||
34 | Claudio Cadonau | 4-an de julio 1988 | ?, Svislando | 2008 | GCK Lions | ||
Atakantoj | |||||||
N-ro | Nomo | Pos | Naskiĝdato | Naskiĝloko | En la teamo ek de | Letztes Team | |
7 | Thibaut Monnet | RW | 2-an de februaro 1982 | Kantono Valezo, Svislando | 2007 | Fribourg-Gottéron | |
8 | Martin Wichser | F | 17-an de marto 1984 | ?, Svislando | 2008 | GCK Lions | |
9 | Domenico Pittis | C | 1-an de oktobro 1974 | Calgary, Alberta, Kanado | 2008 | Kloten Flyers | |
10 | Cyrill Bühler | C | 4-an de novembro 1983 | Zuriko, Svislando | 2008 | Kloten Flyers | |
13 | Peter Sejna | LW | 5-an de oktobro 1979 | Liptovský Mikuláš, Slovakio | 2007 | Peoria Rivermen | |
17 | Lukas Grauwiler | F | 13-an de aprilo 1984 | Zuriko, Svislando | 2005 | GCK Lions | |
19 | Jean-Guy Trudel | F | 18-an de oktobro 1975 | Sudbury, Ontario, Kanado | 2008 | Peoria Rivermen | |
39 | Mark Bastl | C | 30-an de novembro 1980 | Villars, Svislando | 2007 | Fribourg-Gottéron | |
43 | Jan Alston | C | 14-an de aprilo 1969 | Granby, Kebeko, Kanado | 2001 | Adler Mannheim | |
47 | Kim Lindemann | F | 9-an de novembro 1982 | ?, Svislando | 2003 | GCK Lions | |
51 | Ryan Gardner | RW | 18-an de aprilo 1978 | Akron, Ontario, Kanado | 2007 | HC Lugano | |
52 | Kevin Gloor | F | 26-an de aprilo 1983 | ?, Svislando | 2007 | GCK Lions | |
61 | Alexej Krutow | F | 1-an de februaro 1984 | ?, Rusio | 2007 | Chimik Woskressensk | |
68 | Aurelio Lemm | F | 16-an de majo 1988 | ?, Svislando | 2007 | GCK Lions | |
71 | Blaine Down | C | 16-an de julio 1982 | Oshawa, Ontario, Kanado | 2008 | Herning Blue Fox | |
79 | Oliver Kamber | RW | 7-an de majo 1979 | Sissach, Svislando | 2008 | Rapperswil-Jona Lakers | |
97 | Adrian Wichser | C | 18-an de marto 1980 | Vinterturo, Svislando | 2005 | HC Lugano |
Trajnistoj | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Nomo | Naskiĝdato | Naskiĝloko | En la teamo ek de | Lasta teamo | |||
Sean Simpson | 19-an de januaro 1959 | Essex, Britio | 2008 | EV Zug | |||
Colin Muller | 1-an de majo 1960 | Toronto, Ontario, Kanado | 2008 | EV Zug |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de la glacihokeklubo ZSC-Lions Arkivigite je 2009-04-27 per la retarkivo Wayback Machine