La kuraclokoZell am See estas la ĉefa respektive administra urbo de la samnoma subdistrikto (germanlingve: Bezirk) Zell am See en la aŭstria federacia lando (subŝtato) Salcburgio. Zell am See havas proksimume 10.000 loĝantojn kaj estas la dua plej loĝantoriĉa komunumo de la Pinzgau, kiel populare nomiĝas la subdistrikto, post Saalfelden.
La nomo signifas monaĥa ĉelo; sankta Vitalo de Salcburgo fondis la unuan konventon.
La feriejo estas pintferiejo por arabaj turistoj ĉar la insulo similas al la paradizo priskribita en la korano: lago ĉirkaŭita de neĝaj montoj.[1]. Ĉar Zell am See faris multan varbadon en la araba, ĝi ĉiujare allogas dekmilojn da turistoj el la mezoriento (ĉefe el Saŭdarabio kaj la golfoŝtatoj)[2].
La areo de la urbo estis loĝata jam en la bronzepoko. Hodiaŭ Zell am See estas internacie konata kiel unu el la plej gravaj vintrosportlokoj de Aŭstrio, kaj estas grava trafiknodo de la regiono. Etŝpuraj vagonaroj cirkulas ĉiun horon disde Zell am See al Krimml.