Zhang Jingchu
Aspekto
Zhang Jingchu (ĉine: 张静初, pinjine: Zhāng Jìngchū) (la 2-an de februaro 1980 en Fujian) estas ĉina aktorino, kiu ludis ankaŭ en neĉinaj filmoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Zhang Jingchu plenkreskis en provinca Ĉinio, ŝi studis en la Centra Altlernejo pri Teatro en Pekino. Ŝi studis ankaŭ la anglan lingvon por ampleksigi siajn enspezojn. Ŝi finis la studadon en 1997, poste ekludis roletojn en televidaj serioj kaj reklamoj.
Ŝi sukcesis en 2005 atingi internacian konatecon per la filmoj La sep glavistoj kaj la Jade-batalistoj.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- 2000: Qing yi liang chong tian
- 2005: Peacock
- 2005: Hua yao xin niang
- 2005: Chat gim (La sep glavistoj), nomumita por la plej bona epizoda aktorino ĉe Hong Kong Film Awards
- 2005: Qi ye (Sep noktoj)
- 2006: The Road, premio por la plej bona ĉefrolanto ĉe Cairo International Film Festival
- 2006: Jade-batalistoj
- 2007: Protégé, nomumo por la plej bona ĉefrolanto ĉe Hong Kong Film Awards
- 2007: Rush Hour 3 kun Jackie Chan kaj Chris Tucker
- 2008: Red River
- 2008: Beast Stalker
- 2009: John Rabe
- 2009: Night and Fog
- 2009: Overheard
- 2010: Tangshan dadizhen
- 2010: Aftershock
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficial paĝo Arkivigite je 2011-02-10 per la retarkivo Wayback Machine angle