Metroo de Sevilo
Metroo de Sevilo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Metro de Sevilla | |||||
metroo | |||||
Geografia situo | 37° 22′ 43″ N, 5° 58′ 46″ U (mapo)37.378611111111-5.9794444444444Koordinatoj: 37° 22′ 43″ N, 5° 58′ 46″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Hispanio vd | ||||
Situo | Sevilo | ||||
| |||||
Posedata de | Junto de Andaluzio vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Metroo de Sevilo Metro de Sevilla | |
---|---|
Stacio Puerta Jerez | |
metroo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Metropola areo de Sevilo |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 2-a de aprilo 2009 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 18 km |
Nombro de linioj | 1 / 4 |
Nombro de veturiloj | 21 |
Nombro de stacioj | 22 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Junto de Andaluzio |
Transportisto | Metro de Sevilla S.A. |
Mapo | |
La metroo de Sevilo (hispane Metro de Sevilla) estas la sesa metroa reto funkcianta en Hispanio, post la metrooj de Madrido, Barcelono, Valencio, Majorko kaj Bilbao. Temas ankaŭ pri la kvina reto rilate la nombron da vojaĝantoj kaj kilometroj, antaŭ la metroo de Majorko. La unuan linion de la Sevila Metroo oni inaŭguris la 2-an de aprilo 2009, kvankam tiumomente nur funkciis la 80% de tiu linio (nur malfermiĝis 17 el la 22 stacidomoj de tiu linio). La definitiva ekfunkciigo okazis aŭtune de 2009. La transporto fariĝas pere de trajnoj CAF kie eblas vojaĝi 202 pasaĝeroj (145 stare kaj 57 sur sid-lokoj). Oni povas atingi eĉ 70 km/horo. La trajno mezuras 31 metrojn laŭlonge kaj 2,65 larĝe.
Historio
[redakti | redakti fonton]La historio de la metroo en la urbo Sevilo komenciĝas dum la 60-a jardeko. En la jaro 1968 la Sevila Urbodomo aprobis la “Dekjaran agadplanon”, en tiu dokumento oni asertas, ke la transporto pere de aŭtobusoj en la urbo estas ne-sufiĉa, do estis tute necesa la konstruo de subtera metroo dum la 70-a jardeko.
Tiun unuan projekton oni aprobis en la jaro 1974 laŭ la jena strukturo:
Linio 1: La Plata, Puerta Jerez, Plaza Nueva, Plaza del Duque, Alameda, Macarena, Pino Montano.
Linio 2: Santa Clara, Polígono San Pablo, Alhóndiga, Plaza del Duque, Marqués de Paradas, El Tardón, Rubén Darío.
Linio 3: Heliópolis, San Bernardo, Menéndez y Pelayo, Recaredo, Macarena, Cartuja.
Post la konstruo de kelkaj tuneloj ĉi tiun projekton oni forlasis en la jaro 1983 pro la timo damaĝi kelkajn historiajn konstruaĵojn
Unua Projekto
[redakti | redakti fonton]Nuntempa Projekto.
En la jaro 1999 jam ekzistis pli adekvata teknologio por konstrui sub-tere sen damaĝi la surfacajn konstruaĵojn. Do, oni kreis la Societon “Metroo de Sevilo” kun 4 linioj, du el ili paralelaj sen interkonekto, alia cirklo-forma kaj fine alia transversa.
Linioj
[redakti | redakti fonton]La originala projekto baziĝas sur 4 metroaj linioj trairantaj sub la urbo kaj surface tra la metropola areo.
METROO | |||||
---|---|---|---|---|---|
Linio | Longeco | Stacidomoj | Kajoj | Inaŭguro | |
Linio 1
[redakti | redakti fonton]La Linio 1 ankoraŭ ne estas fin-konstruita. La 95% el la tuta linio iras sub la urbo Sevilo, ekstere de la urbo la linio iras surface.
Linio 2 (projekto)
[redakti | redakti fonton]La linio 2 komunikos la kvartalon Torreblanca kaj la modernan kvartalon kie okazis la universala ekspozicio de la jaro 1992, ĝi ankaŭ trapasos la centran parton de la urbo, ĉefe la trajn-stacidomon. Estontece ĉi tiu linio eĉ disponos pri konekto kun la flughaveno.
|
Linio 3 (projekto)
[redakti | redakti fonton]La linio 3 konektos la kvartalon Pino Montano kaj Bermejales, estontece eĉ oni povus plilarĝigi ĝis la kvartalo Bellavista, tuj apud la vilaĝo Dos Hermanas.
Linio 4 (projekto)
[redakti | redakti fonton]Ne temas pri fermita projekto, do ankoraŭ eblas gravaj modifoj en ĉi tiu linio. Verŝajne la respondeco de ĉi tiu 4-a linio apartenos ne al la aŭtonom-komunuma administracio sed ja al la sevila urbodomo.
|
Horaroj
[redakti | redakti fonton]La metroo funkcias laŭ du malsimilaj horaroj, unu normala kaj la alia okaze de specialaj datoj.
Normala Horaro
[redakti | redakti fonton]La fermo-horo temas pri la eliro de la lasta trajno.
NORMALA HORARO | ||
---|---|---|
Tago | Malfermiĝo | Lasta Vojaĝo |
De Lundo ĝis Ĵaŭdo | ||
Vendrede kaj Antaŭ Festo-tagoj | ||
Sabate | ||
Dimanĉe kaj Festo-tagoj | ||
*Ĉi tiuj horaroj apartenas al la jaro 2009 |
Specialaj Horaroj
[redakti | redakti fonton]Temas pri la horaroj dum la Pasko kaj Sevila Foiro.
SPECIALAJ HORAROJ | |||
---|---|---|---|
Dumpaske | |||
Tago | Malfermiĝo | Lasta Vojaĝo | |
De Palmo-Dimanĉo ĝis Paska Merkredo |
|||
Paska Ĵaŭdo | |||
Paska Vendredo | |||
Paska Sabato | |||
Paska Dimanĉo | |||
Aprila Foiro | |||
Tago | Malfermiĝo | Lasta Vojaĝo | |
De Lundo ĝis Sabato | |||
Dimanĉe | |||
*Ĉi tiuj horaroj apartenas al la jaro 2009. |
Prezo
[redakti | redakti fonton]La prezo de la bileto de la Sevila Metroo dependas de diversaj faktoroj, kiel trapaso de urbaj zonoj kaj la nombro da vojaĝoj.
Zonoj
[redakti | redakti fonton]Kiel okazas en aliaj transportiloj de la urbo la prezo de la bileto dependas de la nombro da zonoj tra kiuj okazas la vojaĝo, ankaŭ konata kiel saltos.
Nombro da Vojaĝoj
[redakti | redakti fonton]La prezo estos malsimila se la vojaĝanto rajtas uzi nur la metroon kaj aliajn transportilojn, same se oni aĉetas nur unu bileton aŭ pliajn.
NUR METROAJ BILETOJ | |||
---|---|---|---|
Nombro da vojaĝoj | 0 Salto | 1 Salto | 2 Saltoj |
Ununura bileto | |||
Ir- kaj Reven-Bileto | |||
Turisma Bileto | |||
Bonometro | |||
*Ĉi tiuj prezoj apartenas al la jaro 2009. | |||
BILETOJ POR LA METROO KAJ ALIAJ TRANSPORTILOJ | |||
Nombro da Vojaĝoj | 0 Salto | 1 Salto | 2 Saltoj |
Transveturiĝa Bileto | |||
*Ĉi tiuj prezoj apartenas al la jaro 2009. **Ĉi tiu bileto eblas uzi malsimilaj transportiloj, kiel metroo + aŭtobuso. |
Vojaĝ-Frekvenco
[redakti | redakti fonton]Dum la unua fazo de la stariĝo de la linio 1 de la Metroo oni antaŭvidas, ke alvenos po unu trajno ĉiujn 4 aŭ 5 minutojn se labora horo aŭ ĉiujn 6 aŭ 7 minutojn se aliaj horoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|