Metroo de Granado
Metroo de Granado | |||||
---|---|---|---|---|---|
rapidtramo transporta firmao tramtransporto | |||||
Lando(j) | Hispanio vd | ||||
Situo | Granado | ||||
Posedata de | Junto de Andaluzio vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Metroo de Granado Metropolitano de Granada | |
---|---|
Stacio Recogidas | |
rapidtramo • transporta firmao • tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Metropola Areo de Granado |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 21-a de septembro 2017 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 15,920 km |
Nombro de linioj | 1 / |
Nombro de veturiloj | 15 |
Nombro de stacioj | 26 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Junto de Andaluzio |
Transportisto | Avanza |
La Metroo de Granado (hispane Metro de Granada - oficiale Metropolitano de Granada) estas metrosistemo kiu servas al la hispana urbo Granado kaj ties Metropola Areo. Tiu sistemo, kiu estis enservigita la 21-an de septembro 2017, estas administrata de la Agentejo de Publikaj Konstruoj de la Junto de Andaluzio, dependa de la Ministerio pri Disvolviĝo kaj Loĝado.
Ĝi konsistas el unu linio kiu trairas la urbon Granado de nordo al sudo kaj ankaŭ ligas kun la municipoj de Albolote, Maracena (en la nordo) kaj Armilla (sude). Kun longeco de 16 km kaj 26 haltejoj, ĝi estas la dua plej longa linio en Andaluzio kaj la dua andaluzia reto laŭ nombro de uzantoj (2018). Ĝi estis la naŭa metropola fervoja reto enservigita en Hispanio, malantaŭ tiuj de Madrido, Barcelono, Valencio, Bilbao, Alakanto, Palma, Sevilo kaj Malago. Entute dek kvin fervojaj unuoj CAF Urbos III servas la sistemon, kun po longo de 32 metroj kaj kapacito de 210 pasaĝeroj. Ili veturas kun maksimuma rapideco de 70 km/h sur internacia ŝpura trako.
En oktobro 2021, la Junto de Andaluzio lanĉis la projekton por la unua etendo de la reto, kiu plilongigos la itineron tra siaj nordaj kaj sudaj finoj kaj kreos novan varianton tra la centro de la ĉefurbo. Post kompletigo, la sistemo havos tri komercajn liniojn. Ĝia ekfunkciigo estas planita por la jaro 2030.
Projekto
[redakti | redakti fonton]Linio 1
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|