Saltu al enhavo

Nováky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 19:19, 1 maj. 2024 farita de Sj1mor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Nováky
hungare: Nyitranovák
urbo
Preĝejo en Nováky
Blazono
Oficiala nomo: Nováky
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Prievidza
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horná Nitra
Rivero Nitra
Situo Nováky
 - alteco 245 m s. m.
 - koordinatoj 48° 43′ 04″ N 18° 32′ 27″ O / 48.71778 °N, 18.54083 °O / 48.71778; 18.54083 (mapo)
Areo 19,37 km² (1 937 ha)
Loĝantaro 4 402 (01.06.2002)
Denseco 227,26 loĝ./km²
Unua skribmencio 1113
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 972 71
Telefona antaŭkodo +421-46
Aŭtokodoj PD
NUTS 514268
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Nováky
Retpaĝo: www.novaky.sk
Portalo pri Slovakio
Map

Nováky, hungare Nyitranovák estas minista urbo en Slovakio en regiono Trenčín, en distrikto Prievidza.

Minejo ĉe Nováky

Nováky situas laŭ maldekstra bordo de Nitra, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Partizanske-Prievidza, krome estas ĉefvojo tra la ponto al Bánovce nad Bebravou. Prievidza troviĝas 10 km.

La urbo estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1113 en formo Nouvac, kiu dum la mezepoko apartenis al diversaj fortikaĵoj. La husanoj en 1431 kaj 1434, la poloj en 1470 kaj 1472, fratoj Podmaniczky en 1533 prirabis la komunumon. Batalo okazis en 1601, sekve hajdukoj de Stefano Bocskai murdis pli ol 100 kamparanojn. Kalvinanaj solduloj en 1626, turkoj en 1631 kaj 1663 prirabis la vilaĝon, kiu poste suferis dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a. Ĥolero okazis en 1888. En 1910 loĝis tie 851 da homoj, (hungaroj en minoritato, slovakoj en majoritato). La tiama vilaĝo ĝis Traktato de Trianon apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Privigye, poste (jam kiel Nováky) ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 1941 apud la vilaĝo kolekta tendaro funkciis por judoj, kiuj estis poste deportitaj. En 1961 la vilaĝo urbiĝis. En 2001 loĝis en la urbo 4402 da homoj, (4284 slovakoj).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En la iama Novák naskiĝis hungara poeto Flóra Majthényi.

Ĝemelurbo

[redakti | redakti fonton]
Rojo en Nováky