Čierna Lehota (distrikto Bánovce nad Bebravou)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Čierna Lehota |
Čierna Lehota | |
hungare: Csarnólak | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Čierna Lehota | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trenčín |
Distrikto | Bánovce nad Bebravou |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Situo | Čierna Lehota |
- alteco | 390 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 51′ 57″ N 18° 19′ 57″ O / 48.86583 °N, 18.33250 °O (mapo) |
Areo | 15,21 km² (1 521 ha) |
Loĝantaro | 131 (31.12.2011) |
Denseco | 8,61 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Strážovské vrchy, Súľovské vrchy |
Unua skribmencio | 1296 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 956 53 |
Telefona antaŭkodo | +421-38 |
Aŭtokodoj | BN |
NUTS | 542806 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Čierna Lehota, Bánovce nad Bebravou District | |
Retpaĝo: www.ciernalehota.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Čierna Lehota, hungare Csarnólak [ĉarnOlak] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Čierna Lehota situas fine de longa sakovojo. Bánovce nad Bebravou troviĝas je 22 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1389 en formo "Cherna Lehota". La fondintoj estis germanoj. En 1784 loĝis tie 441 vilaĝanoj (78 familioj) en 51 domoj, en 1828 322 vilaĝanoj en 38 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Cserno-Lehota, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Csarnólak 530 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bán, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1945 la faŝistoj murdis 2 vilaĝanojn. En 2001 vivis en Čierna Lehota 163 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).