Streženice
Streženice | |
hungare: Kebeles | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Streženice | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trenčín |
Distrikto | Distrikto Púchov |
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Supra Hungarujo |
Parto de | Považie |
Rivero | Váh |
Situo | Streženice |
- alteco | 230 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 06′ 31″ N 18° 17′ 57″ O / 49.10861 °N, 18.29917 °O (mapo) |
Areo | 7,98 km² (798 ha) |
Loĝantaro | 920 (31.12.2011) |
Denseco | 115,29 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1408 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 020 01 |
Telefona antaŭkodo | +421-42 |
Aŭtokodoj | PU |
NUTS | 557471 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Streženice | |
Retpaĝo: www.obecstrezenice.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Streženice [streĵenice], (hungare Kebeles [kebeleŝ]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Streženice situas laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Púchov-Ĉeĥio, laŭ dekstra bordo de Váh. Púchov troviĝas ĝuste tra la riverobordo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1408 en formo "Stresnycza". En 1784 loĝis tie 311 vilaĝanoj (60 familioj) en 45 domoj, en 1828 371 vilaĝanoj en 48 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Sztrezsenic(z), poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kebeles 462 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Púchov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Streženice 803 homoj, (789 slovakoj).