Templanoj
Templanoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Pauperes commilitones Christi Templique Salomonici Hierosolymitanis | |||||
kavalira ordeno | |||||
Komenco | 16-a de januaro 1120 vd | ||||
Fino | 22-a de marto 1312 vd | ||||
Poste | Ordeno de Kristo vd | ||||
Lando(j) | Papa Ŝtato vd | ||||
Sidejo | Templa Monto | ||||
Moto | Non nobis Domine, non nobis, sed nomini tuo da gloriam | ||||
Fondinto(j) | Hugo de Payns • Godfrey de Saint-Omer • André de Montbard vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Château de Cazouls-d'Hérault (en) Peniscola Castle (en) Castelo de Tomar (en) Cressing Temple (en) Castell de Gardeny (en) Monzón Castle (en) Castle of Olivenza (en) Castle of Chalamera (en) Castell d'Ascó (en) Castle of Penas Róias (en) vd | ||||
La templanoj aŭ ordeno de la Templanoj[1] (ankaŭ Templo[2]) estis la unua religia kavalira ordeno, kiu fondiĝis por defendo de la Sankta Lando. La templanoj unuigis en si mem la idealan nobelokavaliron kun la monaĥo. La nomo templano aludas al tio, ke al la ordenanoj proponis la reĝo Baldueno la 2-a kiel kvartalon parton de la jerusalema palaco, kiu estis konstruita laŭ la legendoj sur la murego de la salomona templo. Ilia vera nomo estis Malriĉa Kavaliraro de Kristo el la salomona jerusalema templo (latine Pauperes commilitones Christi templique Solomonici Hierosalemitanis).
Historio
La fruaj eventoj de la templanoj ne estas bone konstateblaj. La plej gravajn fontojn donas la ĉefepiskopo Vilhelmo de Tiro, kiu naskiĝis nur ĉirkaŭ 1130 kaj tiel ne estis samtempulo de la ordenfondiĝo.
Antaŭa situacio
La papo Urbano la 2-a predikis la unuan krucmiliton la 27-an de novembro 1095, la dekan tagon de la koncilio de Clermont. Motivigis la papon la fakto, ke kristanaj pilgrimuloj survoje al Jerusalemo estis ofte viktimoj de perfortoj aŭ eĉ mortigitaj.[3]
La papo alvokis do la kristanojn de la okcidento, armile iri por helpi la kristanojn de la oriento. Tiu krucmilito ricevis la frapfrazon "Dio tion volas!" kaj ĉiuj, kiuj ekiris ricevis la krucsignon, kaj tiel iĝis kruckavaliroj. Tiu alvoko fine okazigis la 15-an de julio 1099 la konkeron de Jerusalemo fare de la kristanaj trupoj de Gotfredo de Bouillon.[4]
Hugo de Payns, onta fondinto kaj unua grandmajstro de la templanoj, unuanfojon venis en la Sanktan Landon en 1104 akompanante la dukon Hugo la 1-a de Ĉampanjo pilgrimantan.[5] Ili revenis en 1107 [6].
Naskiĝo de la templanoj
Post la konkero de Jerusalemo, Gotfredo de Bouillon estis nomumita reĝo de Jerusalemo, sed rifuzis tiun titolon kaj akceptis nur tiun de Avoué du Saint-Sépulcre (laika protektanto de la sankta tombo), kies misio estis helpi la patriarkon de Jerusalemo. Iuj kavaliroj de la krucmilito tiam iris en la servon de la patriarko por protekti la sanktan tombon.[7]
Simila institucio de kavaliroj, nomita kavaliroj de sankta Petro (milites sancti Petri), estis kreita en okcidento por protekti la havaĵojn de abatejoj kaj preĝejoj. Tiuj kavaliroj estis laikaj. La homoj, kiuj protektis la havaĵojn de la sankta tombo estis nomitaj milites sancti Sepulcri, t.e. kavaliroj de la sankta tombo. Probablas, ke Hugo de Payns aniĝis al tiu grupo ekde 1115[8]. La viroj protektantaj la sanktan tombon loĝis tute apude, en la hospitalo de la sankta Johano de Jerusalemo.
Kiam la ordeno de Malto, agnoskita en 1113, estis ŝarĝita zorgi pri la pilgrimuloj, kiuj venis de la okcidento, estiĝis ideo pri kreado de krismilico (militia Christi), kiu zorgos pri la protekto de la komunumo de la kanonikoj de la sankta tombo kaj de la pilgrimuloj sur la vojoj de la sankta lando. Tiel la kanonikoj zorgos pri liturgaj aferoj, la ordeno de Malto pri almozdonaj kaj la milico de Kristo nur pri militaj kaj pilgrimulprotektaj. Tiaj disigo de taskoj reprezentis la organizon de la mezepoka societo, konsistanta el pastroj (oratores), militistoj (bellatores) kaj kamparanoj (laboratores).[9]
Tiel naskiĝis la tiam nomata militia Christi.
Oficiala fondiĝo de la ordeno
La ordeno estis unuafoje menciita en januaro de 1128 (aŭ 1129) en la kadro de la koncilio de Troyes. Tie oni skribis pri fondiĝo, kiu okazis antaŭ naŭ jaroj, tiel oni plej ofte donas la fondiĝan jaron kiel 1119 (aŭ 1120).
Tiutempe, Jerusalemo estis la celo por multaj pilgrimuloj kaj aventuristoj el Eŭropo. Baldaŭ post la unua krucmilito la marvojo estis libera al ili, sed la surteraj vojoj ne estis tiel sekuraj.
La ordeno estis fondita plej verŝajne fare de Hugo de Payens en Jerusalemo. La templanoj ĵuris – aldone al la "kutimaj" povreco, ĉasteco kaj obeemo – ankaŭ la defendon de la pilgrimuloj. La fondintoj estis krom Hugo de Payens: Gottfried de Saint-Omer, Andreo de Montbard (onklo de Bernardo de Clairvaux, Gundomar, Gudfried, Roland, Payen de Montdidier, Gottfried Bisol kaj Archibald de Saint Amand.
La unua nomo de la ordeno estis Paupere Militie Christi (Povraj Kavaliroj de Kristo).
Ekde 1118 Balduin la 2-a estis reĝo de Jerusalemo. Li transdonis en 1119 al la templanoj kiel kvartalon parton de la palaco, kiu estis konstruita laŭ la legendoj sur la murego de la salomona templo (la reĝo mem translokiĝis al la novkonstruita palaco ĉe la Davida turo). La vera nomo de la templanoj estis Povraj Kvaliroj de Kristo kaj la salomona templo de Jerusalemo (Pauperes commilitones Christi templique Solomonici Hierosalemitanis).
En la jaro 1125 aniĝis al la ordeno la grafo Hugo de Champagne, kiu estis amiko de la abato Bernardo de Clairvaux. Bernhard estis unu el la plej gravaj religiuloj de sia tempo. Post komenca skeptikeco, li ekde 1129 forte apogis la templanan ordenon kaj la duan krucmiliton.
En 1127, Hugo de Payens reveturis kun 5 aliaj fondintoj al Eŭropo, por varbi novajn anojn kaj por kolekti donacojn.
En januaro de 1128 aŭ 1129 okazis en Troyes koncilio, kiam la partoprenantoj skribe fiksis la ordenajn regulojn. Post tio rapide kreskis la nombro de anoj kaj donacoj.
La 29-an de marto 1139, la organizaĵo de la templanoj estis konfirmita de buleo "Omne datum optimum" fare de Inocento la 2-a, kiu starigis la ordenon rekte sub la aŭtoritaton de la Papo. Tiel la templanoj iĝis preskaŭ netuŝeblaj. Ili estis tiel ne nur liberaj pri imposto, sed ili rajtis kolekti eĉ mem impostojn. Krom tio ili rajtis pruntedoni monon kontraŭ rentumo, kio estis malpermesita al aliaj kristanoj. La templanoj baldaŭ zorgis pli kaj pli pri negoco, kio finfine faligis ilin.
Aktivado de la templana ordeno
La unua milita partopreno de la templanoj okazis dum la sieĝo de Damasko en la jaro 1129 kaj finiĝis per fiasko. Multaj, eble la plejmulto de la templanoj mortis dum la batalo. Poste oni plenigis denove la vicojn kaj la templanoj partoprenis en la plej multaj militoj ĝis Outremer en 1291. Kiel la aliaj ordenoj, la templanoj restis sendependaj de la Reĝlando de Jerusalemo kaj havis memstaran politikan forton.
Post la falo de Akko, post perdo de la Sankta Tombo ili translokiĝis al Kipro, sed multaj revenis en Eŭropon, en Francion, kie la ordeno havis la plej multajn bienojn.
Interna hierarkio
La interna hierarkio de la templanoj:
- Kavaliro, plej ofte nobelo kun blanka mantelo kaj tri ĉevaloj je dispono.
- Serĝanto (sarjanz de mestier) aŭ servanta frato portis brunan aŭ nigran mantelon kaj rajtis havi unu ĉevalon.
- Kaplano prizorgis la religian vivon.
- Varleto portis brunan mantelon.
- Militisto (milites ad terminum) estis helpanta kavaliro ĉe fratoj.
- Soldulo (turkopolen) servis la templanojn kiel soldulo. Temas pri kristanoj el la Sankta Lando, kiuj batalis laŭ saracena metodo.
- fratres ad succurendum estis laikuloj.
- donates (donacantoj)
- confratres materialaj priservantoj de la ordeno
Ĉepinte staris la elektita grandmajstro. Post li sekvis:
- Grandkomandanto (commendator), kiu kontrolis la administradon de la ordeno.
- Grandmarŝalo, kiu kontrolis la armilojn.
- Grand-hospitalisto, kies agada tereno estis la ordenaj malsanulejoj.
- Grandvestisto, kiu respondecis pri vestoj.
- Financisto, kiu respondecis pri financaj aferoj.
Estroj
Listo de la estroj aŭ grandmajstroj de 1129 ĝis 1314 (kronologie enlistigitaj)[10]
Sigelo, ŝildo kaj flago
Rekona marko de la ordeno estis la komence la blanka mantelo super blanka habito. Pli poste (1147) aperis la ruĝa kruco sur la mantelo ĉe la maldekstra ŝultro.
La sigelo montras du ekipitajn, rajdantajn kavalirojn sur unu ĉevalo. Ĝi devas verŝajne celi pri la komenca povreco de la ordeno aŭ pri frateco.
Subeniro
La templanoj havis gravan financan kaj sendependan imperion, kiu ĝenis la francan reĝon Filipon la 4-an (Filipo la bela). Li eĉ ŝuldis monon al la templanoj.
En 1305 estis akuzitaj la templanoj je herezo (prikraĉo de la kruco trifoje dum la akcepta ceremonio kaj neo de la releviĝo de Kristo) kaj je sodomio. La papo dependis tiutempe de la franca reĝo, tiel la templanoj staris antaŭ malluma estonto. Filipo atingis ĉe la – el Francio venanta – Papo Klemento la 5-a malfondon de la templana ordeno en 1312.
La 13-an de oktobro 1307, vendredon, oni arestis ĉiujn komandantojn de la templanoj (kaj grandan parton de la servantaj fratoj) en Francio. La samtempa kaj abrupta aresto trafis surprize. Centojn trafis inkviziciaj torturoj, kaj falsaj atestantoj certigis la mortigan juĝon. La grandmajstro Jacques de Molay konfesis ĉion je torturo, la inkvizicia proceso daŭris 7 jarojn kaj finiĝis per juĝo pri mortpuno.
La 22-an de marto en 1312 malfondis la ordenon la papo Klemento la 5-a laŭ la koncilio de Vienne (Francio) sub premo de la Reĝo Filipo la 4-a. La 19-an de marto 1314 Jacques de Molay estis mortigita kun Geoffroy de Charnay en Parizo per bruligo. La posedaĵoj - post elpreno de la procesaj kostoj - estis transdonitaj al la Johanitoj. La procesaj kostoj konsistis el nekredeble granda sumo dise en Eŭropo.
Jen la sinsekva okazaro de la procesaj eventoj
- La 13an de oktobro 1307 la reĝo Filipo la 4-a (Francio) enprizonigas ĉiujn superulojn de la Ordeno kun la apogo de la inkvizitoro de Francio kaj de la teologoj de la Sorbono. Sed papo Klemento la 5-a akre reagas: tiu energie dementas ke mem aprobis la areston, ripetante ke nur la papo rajtas enketi pri religia ordeno.
- La Templanoj arestitaj estas subtemetitaj al kruelaj torturoj por ilin puŝi konfesi misfarojn kiujn ili neniam plenumis: fakte, senmezure subtorture, ili konfesas
- En Vieno (Francio) kuniĝas la ekumena koncilio la 1-an de oktobro 1311 en kiu oni decidas la elstrekon de la kavalira Ordeno kun la senhonora akuzo pri herezo: logika konkludo de proceso altrudita de la reĝo senkonsente de papo. Ĵusaj esploroj male emerĝigas la senhezitan enkampigon de Klemento la 5-a kiu rifuzas elmeti decidojn apogite nur sur la demanadaro de la franca inkvizicio kiu eltordas konfesojn per perforto kaj agadas submetite al la franca reĝo.
- Klemento starigas enketon kun rilata proceso rekte en la kastelo de Chinon, kie estas enfermitaj la Templanoj. Sekrete demandite de tri kardinaloj, ili montre pruvas sian senkulpecon; la kardinaloj rekonas la tutan senfundamentecon de la akuzitoj pri herezo.
- NB. Tio elsurfacas el la volumo "processus contra Templarios", ne publikigita eldono de la integraj agoj de la antikva proceso, prezentita en la oktobro de 2007 de la Apostola Seĝo. Klemento la 5-a absolvas la Templanojn el la akuzo pri herezo, dum lia estro Jacques de Molay estas eloficigita pro neobservo de kanonaj normoj.
- Klemento ne elstrekas la Ordenon, ĉar li intencas ĝin reformi.
Post la malfondo
En 1319 fondis la reĝo Denizo en Portugalio la ordenon de Kristkavaliroj (Kristordeno). La posedaĵoj kaj la regularo de la templanoj transiris al la novfondita ordeno "kavaliroj de Kristoi", kiu eĉ ricevis papan konfirmon. Multaj rifuĝintaj templanoj aniĝis al ĝi.
Pergameno de Chinon
Por pli enpenetri la disvolviĝon de la afero de la templanoj utilas, eble necesas, atenti pri la pergameno de Chinon, grava dokumento, sed perdita tra la sekretaj arĥivoj de la vatikana sekreta arĥivo rikoltanta dokumentojn el 17 jarcentoj, kaj elnestigita de la historiistino Barbara Frale en 2002 kaj publikigita en 2007 kune kun la amplekso de la dokumentoj koncernantaj la proceson kontraŭ la Templanoj.
La dokumento sciigas, ke la papo Klemento la 5-a, post siaj personaj enketoj (kaj tiuj de siaj oficoj), absolvis la akuzitajn kaj jam ekzekutitajn, templanajn superulojn. La papo jam provis elvoki al si al tutan aferon, unue en urbo de suda Francio, kie tiam li gastis kaj poste, por venki la rezistojn de la reĝo Filipo la 4-a en Parizo; sed ĉiam la reĝaj intrigoj sukcesis malhelpi tion.
Fine la papo tamen permesis, ke la reĝo aliru diocezan tribunalon kontraŭ la templanoj: dume la templanoj estis juĝataj de la juĝistoj de la pariza dioceza tribunalo, kiu, urĝita de la reĝo, konsentis al ties celoj. Tiam la papo elmetis dokumenton per kiu, kvankam sekrete, li sciigis, ke la templanoj reale ne estis kulpaj. La kondamno kaj ekzekuto estis do tuta intrigo de Filipo la 4-a kaj ne de la papo aŭ de la eklezio, kontraŭe al tio, kion komuna kliŝo ofte onidirigas.
Ĉu la Templanoj gardis la Mortotukon de Torino?
Plu estas malfermitaj la esploroj por malkovri ĉu vere la templanoj gardis, laŭ kelkaj, iom da tempo la mortotukon de Torino. Ĵus aperis eseo de historiisto de la universitato de Torino, Andrea Nicoletti, kiu subtenas en I Templari e la Sindone, Storia di un falso ke ĝuste temas pri falsaĵo. Aliaj, same titolitaj, kiel Barbara Frale de Arĥivo Sekreta Vatikana, en I Templari, montras certecon pri tio.
Bibliografio
- La historio de la templanoj estas la "centra fadeno" tra la novelo "Il pendolo de Foucault" (la pendolo de Foucault) de Umberto Eco.
- Simonetta Cerrini, l'Apocalisse dei Templari. Missione e destino dell'Ordine religioso e cavalleresco più misterioso del Medioevo, Mondadori, Milano 2012 (ISBN 978-88-04-62241-3).
- Mario Dal Bello, Gli Ultimi Giorni dei Templari, Città Nuova, 2013, ean 9788831164511.
Referencoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto online
- ↑ René Grousset, Histoire des croisades et du royaume franc de Jérusalem Tome 1 : 1095-1130 L'anarchie musulmane, réédition 2006, édition Perrin, page 74
- ↑ René Grousset, Histoire des croisades et du royaume franc de Jérusalem Tome 1 : 1095-1130 L'anarchie musulmane, reeld. 2006, édition Perrin, p. 218-219
- ↑ Demurger, 2005, op. cit, p. 24
- ↑ La duko poste dufoje pilgrimis denove, lastan fojon en 1125n post kiam li mem iĝis templano.
- ↑ Demurger, 2005, op. cit, p. 25
- ↑ Demurger, 2005, op. cit, p. 26
- ↑ Alain Demurger, Chevaliers du Christ: Les ordres religieux-militaires au Moyen Âge, 2002, Seuil, pages 17-18
- ↑ Demurger, Alain Chevaliers du Christ, les ordres religieux-militaires au Moyen Âge, Le Seuil, 2002, ISBN 2-02-049888-X, p. 611
- ↑ Ekde kiam, dum la koncilio ĉe Troyes, la Templa ordeno konfirmiĝis; laŭ Demurguer, op. cit.
- ↑ Demurger, op. cit., p. 483