Saltu al enhavo

Ĝanczjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝanczjan
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 524038
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 332 000  (2018) [+]
Loĝdenso 553 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 12′ N, 110° 24′ O (mapo)21.196667110.403056Koordinatoj: 21° 12′ N, 110° 24′ O (mapo) [+]
Alto 21 m [+]
Areo 13262,59 km² (1 326 259 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ĝanczjan (Ĉinio)
Ĝanczjan (Ĉinio)
DEC
Situo de Ĝanczjan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zhanjiang [+]
vdr

Ĝanczjan, ĉine 湛江 estas metropolo kaj havenurbo en Ĉinio. La municipo administras ankaŭ la proksimajn distriktojn kaj antaŭurbojn.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝancejan etendiĝas sur ebenaĵo en la suda parto de la lando sur duoninsulo laŭ la Sudĉina Maro.

Ĝanczjan en la pasinteco komence estis nur fiŝkapta haveno, sed poste ĝi estis haveno por la silka vojo. La francoj okupis la urbon en 1898 kiam ĝi nomiĝis Kuangĉuŭano, poste la japanoj en 1943. Ekde 1946 ĝi apartenas al Ĉinio. En 1955 fervoja interligo estis konstruita. Ekde 1984 la urbo invitis eksterlandajn investojn.

Motoro de Ĝanczjan estas la haveno, kiu estas grava komercejo. En 1984 industria zono fondiĝis. En la urbo oni produktas ŝipojn, teksaĵojn kaj sukerojn el sukerkanoj kaj oni fiŝkaptadas. En la apudaĵo oni kultivas ananasojn, bananojn kaj papajojn.

Ĝanczjan havas subtropikan klimaton. Inter junio-septembro la temperaturo superas la 30 °C, sed dum vintro tio ne falas sub 10 °C. Jare pluvas iom pli, ol 700 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter aprilo-septembro.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Lago ĉe Ĝanczjan

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • Angla Vikipedio