Avina nodo
Avina nodo (aŭ falsa rekta nodo) — ŝnura nodo por kunigado (kunligado) de ŝnuroj, tukoj, rimenoj.
Fakte ĝi estas erare farita rekta nodo, ĉe kiu la finaĵoj de la uzita ŝnuro ne estas paralelaj sed ortaj kiam la nodo estas sub tensio.
Ĉi tiu nodo estas vaste uzata, sed malfidinda. Oni ne uzu ĝin por kunligi valorajn objektojn — la nodo estas memmalligema. Ekzistas opinio, ke la nomon ĉi nodo ricevis pro tio, ke ekde antikveco virinoj/avinoj kunligadis per ĝi la finojn de kapaj tukoj.
Avina nodo konsistas el du duonnodoj, ligitaj sinsekve unu super la alia unuflanken (samdirekten). Se oni kunligus du ŝnurojn per tiu nodo, kaj tirus, do oni tuj ekvidus, ke ĝi komencas moviĝi laŭ la ŝnuro, gliti sur ĝi. Kaj se oni ligus la nodon proksime al unu el kunligataj finoj de ŝnuro, do dum tiro ĝi povus forgliti, kaj certe forglitos, se la kunligataj ŝnuroj havas diversajn dikojn. Bedaŭrinde, multaj homoj ne scias tion, kaj plu uzas ĉi nodon.
Transformiĝo al "simpla bajoneto" (nodo)
[redakti | redakti fonton]Malgraŭ ĝiaj mankoj, maristoj uzadas ĝin pro kapablo (ĉe certaj kondiĉoj) transformiĝi al simpla bajoneto. Ĉe la fino de haŭsero oni faras maŝon, la movfinon oni kunligas kun la radikfino per avina nodo, kiun oni ne tirstreĉigas ĝisfine. La maŝon oni surĵetas sur objekton, kaj dum abrupta ektiro je la radika parto, la avina nodo transformiĝas al simpla bajoneto.
Similaj nodoj
[redakti | redakti fonton]-
Bopatrina nodo (malfidinda)
-
Avina nodo (malfidinda)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Skoltaj nodoj (45) Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Nodoj por kunligado de du haŭseroj (ruse)
- Avina nodo (ruse)