Nodo (kunigo)
Ĉi tiu artikolo temas pri interplektaĵo de fadeno. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Nodo. |
Nodo estas maniero kunigi kelkajn kablojn (ŝnurojn, bendojn, fibrojn, fadenojn) per interplektado.
Nodoj estadas por:
- 1 - Plidikigi finon de kablo;
- 2 - Kunigi du kablojn;
- 3 - Kunigi tri aŭ plimulte kablojn;
- 4 - Fari memstaran buklon;
- 5 - Kunigi kablon al solidaĵo.
Laŭ Francisko Azorín nodo estas Punkto kie konverĝas, kunkruciĝas aŭ kunligiĝas fadenoj, ŝnuroj, stangoj, arbobranĉoj, k. c.de hospitalo, kie la majstro instruas siajn disĉiplojn farante antaŭ ili la diagnozojn ĉe la malsanuloj.[1] Li indikas etimologion el la latina nodus (nodo). Kaj li aldonas tipoterminojn simpla, duobla, masonista, marista, teksista.[2]
Nodigi plastajn fadenojn estas malfacile ĉar tia fadeno estas tre glita kaj nodo emas meme disnodiĝi. Estas specialaj nodoj, kiuj ne disnodiĝas en plastaj fadenoj.
Nodigi ŝtalajn kablojn kutime ne eblas.
Firmo de kablo kun nodo aŭ de du kunnodigitaj kabloj estas ĉirkaŭ 50% ... 90% de firmo de la fonta kablo.
La vorto nodo havas ankaŭ aliajn sencojn, vidu apartigilon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Simpla nodo
- Rekta nodo
- Avina nodo
- Bopatrina nodo
- Refnodo
- Plata nodo
- Gordia nodo
- Splisado
- Nodo de Salomono
- Midŝipmana nodo
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 150.
- ↑ Azorín, samloke.