Biŝkeko
Biŝkeko (Frunze Фрунзе) | |||
kirgize Бишкек, ruse Бишкек | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Бишкек | |||
Lando | Kirgizio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Provinco Ĉuj | ||
Historiaj regionoj | Kirgiza SSR, KSŜ | ||
Montaro | Tjanŝano | ||
Konata loko | Placo Ala-Too | ||
Bazaroj | Bazaro Dordoj, Bazaro Oŝ, Bazaro Alamudun | ||
Rivero | Ĉu | ||
Situo | Biŝkeko | ||
- alteco | 800 m s. m. | ||
- koordinatoj | 42° 52′ 29″ N 74° 36′ 44″ O / 42.87472 °N, 74.61222 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 900 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 750 m s. m. | ||
Areo | 127,0 km² (12 700 ha) | ||
Loĝantaro | 1 022 000 (2009) | ||
Denseco | 8 047,24 loĝ./km² | ||
Fondo | 1878 | ||
Urbestro | Nariman Tiuleev | ||
Horzono | UTC (UTC+6) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona antaŭkodo | +996 312 | ||
Situo enkadre de Kirgizio
| |||
Situo enkadre de Azio
| |||
Vikimedia Komunejo: Bishkek | |||
Retpaĝo: bishkek | |||
Biŝkeko (Biŝkek) estas la ĉefurbo kaj samtempe la politika, ekonomia kaj kultura centro de Kirgizio. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 1 145 044 loĝantoj sur areo de 127 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 016 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Biŝkek situas en alto de 800 m super la marnivelo ĉe la norda parto de la ĝis 4 800 m altan Alajo-montokresto, pluiĝo de la montaro Tjanŝano. Norde de la urbo etendiĝas onda steparo ĝis preskaŭ al Kazaĥio. Proksime de la urbo fluas la rivero Ĉuj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo evoluis el karavana ripozejo ĉe la silka vojo kondukanta tra la montaro Tjanŝano. En 1825 la uzbeka Ĥanpo de Kokand konstruis tie brikan fortikaĵon, kiun la rusaj soldatoj en 1862 okupis kaj detruis. La rusoj fondis tie garnizonon kaj la allogitaj rusaj kamparanoj eluzis la produkteman nigrateran grundon kaj la loko rapide disvolviĝis. En 1878 oni fondis tie la urbon Piŝpek.
En 1926 la urbo iĝis la ĉefurbo de la novfondita soveta Kirgizio kaj samtempe estis alinomita al Frunzǎ (ruse Фрунзе, Frunze) – laŭ Miĥail Vasiljeviĉ Frunză, kiu naskiĝis en Piŝpek kaj sukcese batalis en la Rusa Enlanda Milito en Centra Azio por la bolŝevismo.
Kun la sendependeco de Kirgizio rericevis la urbo sian malnovan nomon – en la kirgiza formo – kaj nomiĝas ekde tiam Biŝkek.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Kirgize la vorto biŝkek aŭ piŝpek signifas ujon por kumiso. Ekzistas multaj legendoj, kiuj provas pruvi rilaton inter la urbo kaj tia ujo. Sciencaj kalrigoj opinias, ke la nomo estiĝis per popoletimologia klarigo (interpretado) de malnova vorto pri Loko sube ĉe la monto.
Eminentaj homoj
[redakti | redakti fonton]- Miĥail Vasiljeviĉ Frunză (1885-1925), laŭ kiu nomiĝis la urbo de 1926 ĝis 1991.
- Ĉingiz Aitamov (1928-2008), tutmonde konata verkisto kaj ambasadoro por Sovetunio kaj Kirgizio.
- Nasirdin Isanov (1943-1992), la unua ĉefministro de Kirgizio.
- Felix Kulov (1948 - ), ĉefministro de Kirgizio ekde 2005 ĝis 2007.
- Roza Otunbajeva (1950 - ), la tria prezidento de Kirgizio.
- Aleksandro Suvorov, psikologo
Biŝkek hodiaŭ
[redakti | redakti fonton]Pro la mallonga historio, Biŝkek ne havas historiajn konstruaĵojn. Ĝi estas tipa soveta urbo kun grandaj placoj, tipaj platdomoj, grandaj popoldomoj.
La aerpoluado en Biŝkek estas tre malalta, kvankam en la proksimo situas preskaŭ la tuta industrio de Kirgizio.
Esperanto en Biŝkeko
[redakti | redakti fonton]Fejsbuka grupo Esperanto en Kirgizio.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Biŝkeko
-
Biŝkeko – Foto el la giganta rado ĉe la ĉefa placo
-
Moskeo en bazaro Alamundun en Biŝkeko
-
klimatodiagramo de Biŝkek
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|